Granado (Nikaragvo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Granado (apartigilo)

Granada aŭ en Esperanto Granado estas urbego de Nikaragvo, fondita en 1524 de Francisco Hernández de Córdoba, kaj do la unua urbo fondita de eŭropanoj en kontinenta Ameriko. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma departemento. Ĝi situas en la bordo de Lago Nikaragvo, kaj nun havas ĉ. 110.000 loĝantojn.

Granado
urbego • urbo • municipo de Nikaragvo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 43000
Demografio
Loĝantaro 105 171  (2005) [+]
Loĝdenso 178 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 56′ N, 85° 57′ U (mapo)11.93035-85.953591666667Koordinatoj: 11° 56′ N, 85° 57′ U (mapo) [+]
Alto 46 m [+]
Areo 592,1 km² (59 210 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Granado (Nikaragvo)
Granado (Nikaragvo)
DEC
Granado
Granado
Situo de Granado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Granada, Nicaragua [+]
vdr
Domoj en kolonia stilo en Granada
Strato de Granada, proksimume en la jaro 1905

Post la sendependiĝo de la lando en 1839, Granado alternis kun Leono kiel ĉefurbo: Granadon preferis la konservativuloj kaj Leonon la liberaluloj. Fine, la rolon transprenis Managvo en 1858.

Granado estis komerca centro. Ĝi plu estas la tria plej granda urbo, kaj fariĝis turisma centro, kun interesaj arkeologiaj restaĵoj.

La Internacia Poezia Festivalo de Granada estas kultur-riĉa evento dediĉita al poezio, kiu okazas ĉiujare meze de februaro en la urbo Granado ekde 2005; en la evento partoprenas dekoj da famkonataj poetoj el la tuta mondo.

Eksteraj ligiloj redakti