Granda Oriento de Francio

framasona organizaĵo en Francio
(Alidirektita el Grand Orient de France)

Grand Orient de France (trad. Granda Oriento de Francio), GODF, GO, G∴O∴D∴F laŭ framasona tipografio, estas la plej malnova franca framasona organizaĵo kaj la plej granda en kontinenta Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1773 per profunda transformo de la tiama Granda Loĝio de Francio, fondita la 24-an de junio 1738. Post abolo en 1877 de la devigo por ĝiaj membroj referenci al la ekzisto de Dio kaj la senmorteco de la animo, Grand Orient de France estas submetita al liberala kaj sendogma obeo. ĝi havas kiel principon la absolutan liberecon de konscienco, kaj ne trudas iun ajn kredon, parte religian al siaj membroj kaj tiel distingiĝas de la organizaĵoj de la angla branĉo, kiuj trudas kredon al iu Dio, respekton de la principoj de framasona reguleco, difinitaj de la Granda Loĝio de Anglio en 1929, same kiel sindeteno pri politiko kaj religio.

Granda Oriento de Francio
Sigelo de Grand Orient de France
Sigelo de Grand Orient de France
Granda Loĝio
Komenco 1773 vd
Geografia situo 48° 52′ 30″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo)48.8749166666672.3435555555556Koordinatoj: 48° 52′ 30″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Hôtel du Grand Orient de France
Situo Parizo
Granda Oriento de Francio (Parizo)
Granda Oriento de Francio (Parizo)
DEC
Granda Oriento de Francio
Granda Oriento de Francio
Map
Granda Oriento de Francio
Fondinto(j) Anne Charles Sigismond de Montmorency-Luxembourg vd
Ĉefestro(j) Georges Sérignac • Jean-Philippe Hubsch • Philippe Foussier • Christophe Habas • Daniel Keller • Guillaume Trichard vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

Suverena simbola potenco (ĝiaj membroj estas ankaŭ incitoj[N 1]), tamen, ĝi ja estas jura institucio regata laŭ la leĝo de 1901 kaj skribitaj reguloj, fondita laŭ la principo de la universala voĉdonrajto, kiu aplikigas en ĉiuj ĝiaj strukturoj. Ĝia moto : Libereco, Egaleco, Frateco kiun ĝi adoptis en 1848 sekvis ĝian historian evoluon kaj propravole estas ankaŭ tiu de la Franca Respubliko.

Historio redakti

 
Anne Charles Sigismond de Montmorency-Luxembourg

Grand Orient de France estis fondita en 1773 per profunda transformo de la tiama Granda Loĝio de Francio, fondita la 24-an de junio 1738. Sekve de la morto la 16-an de junio 1771 de ĝia lasta Granda-Mastro : Louis de Bourbon-Condé (1709-1771), grafo de Clermont komenciĝis tiu transformo[1].

De kelkaj jaroj, profitante longan stabilan periodon, la membraro de Grand Orient de France multe kreskis : de 31 000 en 1990 al proksimume 48 000 en 2010 por ĉirkaŭ 1 130 loĝioj[2].

Principoj redakti

Grand Orient de France situas en originala pozicio en la monda framasonismo pro tri apartaj punktoj.

  • Ĝia rifuzo postuli iun ajn kredon, aparte al unu dio, kio tute ne implicas devigo de ateismo.
  • Ĝia fideleco al laikeco.
  • Ĝiaj respublikanaj kaj socialaj valoroj.

Ĝiaj valoroj, laŭ la politika tradicio de respublika Francio[3]. Ĝi staras kiel defendanto de la principoj entenataj en sia moto, kiu estas ankaŭ tiu de la Respubliko : Libereco, Egaleco, Frateco.

 
La sidejo de GODF, strato Cadet, en Parizo.

Konstitucio kaj ĝenerala regularo redakti

La statutoj de GODF estas laŭ formo de konstitucio, kiu difinas la grandajn principojn de framasonismo. Aldoniĝas al ili la ĝenerala regularo, kiu precizigas la funkciado de la organizaĵo kaj de ties loĝioj.

Estrado de la organizaĵo redakti

Konsilio de la Ordeno redakti

GODF estas estrata de Konsilio de la Ordeno kun tridek kvin membroj, elektitaj de la delegitoj de la loĝioj kuniĝintaj en regionaj kongresoj.

La Konsilio de la Ordeno administras la materialajn interesojn de la organizaĵo kaj plenumas la mandatojn donitajn de la Konvento[4].

Konvento redakti

La jara Konvento konsistanta el la delegitoj de ĉiuj loĝioj konsistigas la leĝofaran asembleon de GODF. Ĝi kontrolas la plenumon de de la konsilio de la ordeno, nur ĝi rajtas modifi la konstitucion kaj la ĝenralan regularon laŭ precize difinitaj manieroj. La Konvento decidas ankaŭ pri ĉio, kio rilatas al financa regado, solidareco kaj heredaĵo, same kiel temoj priparolataj en la loĝioj.

Listo de estroj de Grand Orient redakti

Laŭ periodoj, estis diversaj nomoj : Grand-Maître, "Grand Vénérable", "Grand Conservateur", "Grand Maître adjoint", "Président du Conseil de l'Ordre".

Loĝioj de Grand Orient redakti

La loĝioj de GODF, estas liberaj kaj suverenaj entoj[N 2]. Ili estas la fundamentaj ĉeloj de la povo, plenumita laŭ la principo "unu loĝio, unu voĉo" kaj ili estas la solaj strukturoj, kiuj rajtas inci novajn membrojn[7]. Ĉiuj temoj povas esti traktataj, obeante la ĝeneralajn regulojn de la organizaĵo, la apartan regularon kaj la riton de la loĝio.

Ritoj de Grand Orient redakti

 
Antaŭtuko de brodita mastro de la 19-a jc.

La historia rito de Grand Orient estas la franca rito.

Mikseco en Grand Orient redakti

 
Jacques France (pseŭdonimo de Paul Lecreux, 1879), Framasona Mariana.
  • La 22-an de januaro 2010, en gazetarsciigo[8], la Konsilio de la Ordeno GODF oficiale akceptis la ŝanĝon de civila stato de Olivia Chaumont. Tiu ĉi, regule incita kiel viro en 1992 en la loĝio "Université maçonnique" fariĝis post sia aligenriĝo, la unua virino oficiala membro de Grand Orient de France ekde ties fondiĝo. En septembro 2010, ŝi fariĝis loĝiestro, kio estis ankaŭ la unua fojo en la historio de Grand Orient[9]. Delegitino de sia loĝio, ŝi enirigis, miksecon en la konvento, kiu okazis la 2-an de septembro 2010 en Vichy.

Praktiko de superaj framasonaj gradoj redakti

 
Sigelo de la Ĝenerala Granda Ĉapitro de GODF- Franca rito

Grand Orient de France administras la simbolajn gradojn de la bluaj loĝioj (lernanto, kompano kaj mastro) kaj delegas la administron de la "Ordres de Sagesse" aŭ de la framasonaj superaj gradoj. Depuis 1999, Tiu adminsitrado estas konfidita al kvin instancoj, ĉiu reprezentanta riton : la franca rito[10], la akceptita malnova skota rito, la modifita skota rito, la egipta rito de Memphis-Misraïm kaj la malnova framasonismo de Jorko, surbaze de duflankaj konvencioj. Anatŭ 1998, la organizaĵo "Grand Collège des Rites" konsistis el sekcioj respondantaj al la diversaj praktikataj ritoj en GODF[11].

Ekde 1998 la instancoj de GODF estas :

  • La Ĝenerala Granda Ĉapitro de GODF – Franca rito
  • La Supera Konsilio de la malnova kaj akceptita skota rito de GODF
  • La Sendependa Granda Priorejo de Francio de GODF (Modifita skota rito)
  • La Granda Egipta Ordeno de GODF (Rito de Memphis-Misraïm)
  • La Supera Granda Ĉapitro de la malnova framasonismo de Jorko

Agado redakti

Agado rezervita al membroj redakti

 
Diplomo de mastro de GODF (1787)

Kiel por framasonismo ĝenerale, la loĝioj de GODF praktikas pasritojn de la profana al la framasona mondo, kio konsistigas la inicadon.

La labormetodo proponita al la framasonoj estas originala kaj proponas individuan kaj kolektivan laboron, tiu simbola metodo, kies plej konataj elementoj estas : ortilo, cirkelo kaj liniilo, kiuj montras al la framasonoj la elementajn simbolajn valoroj, faciligas serĉon tiom filozofian kiom de plibona humaneco[12] kaj iras laŭ nur propraj vojoj, kio povas kredigi al vivteno de sekreto.

Publika agado redakti

 
Fajenca framasona plado
Francio, 18-a jc

Per sia muzeo pri framasonismo situanta en la sidejo, Grand Orient de France ekspozicias sian historion. Kreita en 1889, viktimo de forprenoj en la nazia okupacio, remalfermita en 1973, la muzeo, iom post iom restarigis siajn kolektojn.

Fine, ĉar solidareco estas unu el ĉefaj principoj de Grand Orient de France, per fonduso, ĝi agas, profite tiom al siaj membroj, kiom al la profana mondo. Tiel estis kreita en 1862 la framasona orfejo[13]. Plie ekzistas premio de la fonduso ("Prix Roger Leray") kiu rekompencas verkon aŭ agon de asocio, grupo aŭ persono, kiu respondas al ĝiaj celoj[14].

Internacia agado redakti

La 22-an de januaro 1961, Grand Orient fondis kun dek unu aliaj sendogmaj organizaĵoj, la "Centre de Liaison et d'Information des Puissances maçonniques Signataires de l'Appel de Strasbourg" (esperante Centro por Interligo kaj Informado de la Framasonaj Potencoj Subskribintoj de la Alvoko de Strasburgo" aŭ "CLIPSAS"). Post forlaso de tiu strukturo en 1996 por fondi alian internacian strukturon en 1998, kiu kunigis Grand Orient kaj 24 aliajn organizaĵojn, la "Secrétariat International Maçonnique des Puissances Adogmatiques" (esperante "Internacia framasona oficejo de la Sendogmaj Potencoj" aŭ "SIMPA") kies sidejo estas enBruselo. La CLIPSAS, post pluraj reformoj, sekve de kritikoj[N 3], spektis revenon de pluraj organizaĵoj el kiuj Grand Orient de France, kiu estis forlasinta ĝin, ĝi aperas do nun kiel la ĉefa ilo por internaciaj framasonaj rilatoj de sendogmaj organizaĵoj[15].

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Ĉiuj membroj estas akceptitaj en iu loĝio kaj ricevas tra rito framasonan incicadon.
  2. La ĝenerala regularo estas en la 2-a libro, 1-a titolo.
  3. Aparte konduto kiel superorganizaĵo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Daniel Kerjan. (2014) Les débuts de la franc-maçonnerie française. Parizo: Dervy. DK2014. ISBN 9791024200330..
  • Ludovic Marcos. (2012) Histoire illustrée du Rite Français. Parizo: Dervy. LM2012. ISBN 9782844549440..
  • Alain Bauer-Gérard Meyer. (2012) Le Rite français. Parizo: PUF. ABGM2012..
  • (2012) Le Grand Orient de France. PUF. ABPM2012. ISBN 9782130588665.
  • Guy Arcizet (antaŭparolo de). (2012) Trois siècles de Franc-maçonnerie (france). Conform édition. HUMA2012..
  • Roger Dachez. (2011) Histoire de la franc-maçonnerie française. Parizo: PUF, p. 128. Dachez2011. ISBN 978-2130589174..
  • Daniel Ligou. (2000) Histoire des Francs-Maçons en France. Toulouse: Privat, p. 255. ISBN 2-7089-6839-4..
  • Alain Bauer (antaŭparolo de) (2003). “Maçons d'hier, maçonnerie d'aujourd'hui”, Humanisme (261-262-263). HU2003. .
  • Jacques Lafouge (Préface de) (1997). “Des Francs-maçons du Grand Orient de France”, Humanisme (235). HU1997. .
  • Charles Bernardin. (1909) Notes pour servir à l'histoire de la franc-maçonnerie à Nancy jusqu'en 1805 : précédées d'un précis historique du Grand Orient de France jusqu'à la même époque. Impr. de L. Bertrand. Bernardin1909..

Eksteraj ligiloj redakti