Granda Ĉilia Tertremo

La Tertremo de Valdivia en 1960 aŭ simple la Granda Ĉilia Tertremo (en hispana Terremoto de Valdivia/Gran terremoto de Chile) okazinta la 22an de majo 1960 estas ĝis nun la plej forta tertremo iam registrita surtere, kun forto 9,5 laŭ la Momant-magnituda skalo. Ĝi okazis vespere (19:11 GMT, 15:11 loka horo) kaj ties rezulta cunamo tuŝis sudan Ĉilion, Havajon, Japanion, Filipinojn, orientan Novzelandon, sudorientan Aŭstralion, kaj la insularo de Aleutoj en Alasko.

Granda Ĉilia Tertremo
tertremo [+]

LandoĈilio
Koordinatoj38° 8′ 35″ S, 73° 24′ 25″ U (mapo)-38.143-73.407Koordinatoj: 38° 8′ 35″ S, 73° 24′ 25″ U (mapo)

Granda Ĉilia Tertremo (Ĉilio)
Granda Ĉilia Tertremo (Ĉilio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Great Chilean Earthquake [+]
vdr
Strato de Valdivia post la tertremo de la 22a de majo 1960

La surcentro estis ĉe Lumaco ĉirkaŭ 570 km sude de Santiago, kaj Temuco estis la plej proksima granda urbo, dum Valdivia estis la plej tuŝita urbo. La tertremo kaŭzis lokajn cunamojn kiuj draste frapis la marbordon de Ĉilio, per ondoj sw ĝis 25 m. La ĉefa cunamo trakuris la tutan Pacifikan Oceanon kaj detruis la urbon Hilo (Havajo). Ondoj tiom altaj kiom ĝis 10,7 m estis registritaj je 10 000 km for de la surcentro, kaj tiom for kiom ĝis Japanio kaj Filipinoj.

Estis publikitaj diversaj ĉirkaŭkalkuloj de la totala nombro de homaj perdoj pro la tertremo kaj la cunamoj, el kiuj la usona koncerna servo United States Geological Survey citis studojn pri 2 231, 3 000, aŭ 5 700 mortoj[1] kaj alia fonto uzis ĉirkaŭkalkulon de 6 000 mortoj.[2]

Referencoj redakti

  1. The Largest Earthquake in the World – Articles. U.S. Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2007-01-07. Alirita 11 January 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-07. Alirita 2012-06-12.
  2. Emergency & Disasters Data Base. Centre for Research on the Epidemiology of Disasters (CRED). Arkivita el la originalo je 2012-06-17. Alirita 9 January 2007.