Granda Ĉina Malsatego

malsatego (1959–1961) en Popola Respubliko Ĉinio dum la Saltego Antaŭen

La Tri Jaroj de Granda Ĉina Malsatego (en ĉina 年大饥荒 年大饑荒 Sānnián dà jīhuāng), menciita fare de la Komunista Partio de Ĉinio kiel la Tri Jaroj de Naturaj Katastrofoj aŭ la Malfacila Trijara Periodo (年自然灾害 年自然災害 Sānnián zìrán zāihài aŭ 年困难时期 年困難時期 Sānnián kùnnán shíqī), estis la periodo de la Popola Respubliko Ĉinio inter la jaroj 1958 kaj 1961 karakterizita de vasta malsatego. Sekego, malbona vetero, kaj la politikoj de la Komunista Partio de Ĉinio kontribuis al la malsatego, kvankam la relativa pezo de la diversaj kontribuoj estas disputataj kun la Saltego Antaŭen.

Naskiĝo kaj mortokvanto en Ĉinio

Laŭ registara statistiko, ekzistis 15 milionoj troaj mortoj en tiu periodo.[1] Neoficialaj taksoj varias, sed akademiuloj taksis la nombron da malsatkatastrofaj viktimoj inter 20 kaj 43 milionoj.[2] Historiisto Frank Dikötter, kiu ricevis specialan aliron al ĉinaj arkivaj materialoj, taksis, ke ekzistis almenaŭ 45 milionoj trofruaj mortoj de 1958 ĝis 1962.[3][4]

Ĉina ĵurnalisto Yang Jisheng asertis, ke ekzistis 36 milionoj da mortoj pro malsato, dum pliaj 40 milionoj aliaj ne estis sukcese naskitaj, tiel ke "la totala loĝantara perdo de Ĉinio dum la Granda Malsatego tiam venas al 76 milionoj."[5] La frazo "Tri Amaraj Jaroj" ofte estas utiligita fare de ĉinaj kamparanoj por rilati al tiu periodo.[6]

Referencoj redakti

  1. Ó Gráda, Famine: A Short History, p.95
  2. Peng Xizhe (彭希哲), "Demographic Consequences of the Great Leap Forward in China's Provinces," Population and Development Review 13, no. 4 (1987), 639–70.
    Por resumo de aliaj ĉirkaŭkalkuloj, vidu Necrometrics [1]
  3. Akbar, Arifa, "Mao's Great Leap Forward 'killed 45 million in four years'", The Independent, 17a Septembro 2010. Kontrolita 20a Septembro 2010.
  4. Dikötter, Frank. Mao's Great Famine: The History of China's Most Devastating Catastrophe, 1958-62. Walker & Company, 2010. p. 333. ISBN 0-8027-7768-6
  5. Mirsky, Jonathan, "Unnatural Disaster: 'Tombstone: The Great Chinese Famine, 1958–1962,' by Yang Jisheng", 9a Decembro, 2012, paĝoj BR22. Kontrolita December 7, 2012.
  6. Different Life of Scientist Yuan Longping. Guangming Daily (22a Majo 2007). Arkivita el la originalo je 2018-11-16. Alirita 16a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-16. Alirita 2014-09-10.

Eksteraj fontoj redakti

  • Ashton, Basil, Kenneth Hill, Alan Piazza, Robin Zeitz, "Famine in China, 1958-61", Population and Development Review, Vol. 10, No. 4. (Dec., 1984), pp. 613–645.
  • Banister, J. "Analysis of Recent Data on the Population of China", Population and Development, Vol. 10, No. 2, 1984.
  • Cao Shuji, "The Deaths of China's Population and Its Contributing Factors during 1959–1961". China's Population Science (Jan. 2005) (en ĉina).
  • China Statistical Yearbook (1984), eldonita de State Statistical Bureau. China Statistical Publishing House, 1984. Paĝoj 83, 141, 190.
  • China Statistical Yearbook (1991), eldonita de State Statistical Bureau. China Statistical Publishing House, 1991.
  • China Population Statistical Yearbook (1985),eldonita de State Statistical Bureau. China Statistical Bureau Publishing House, 1985.
  • Gao. Mobo (2007). Gao Village: Rural Life in Modern China. University of Hawaii Press. ISBN 978-0-8248-3192-9.
  • Gao. Mobo (2008). The Battle for China's Past. Pluto Press. ISBN 978-0-7453-2780-8.
  • Jiang Zhenghua (蒋正华), "Method and Result of China Population Dynamic Estimation", Academic Report of Xi'a University, 1986(3). pp. 46, 84.
  • Li Chengrui(李成瑞): Population Change Caused by The Great Leap Movement, Demographic Study, No.1, 1998 pp. 97–111
  • Peng Xizhe, "Demographic Consequences of the Great Leap Forward in China's Provinces", Population and Development Review, Vol. 13, No.4. (Dec., 1987), pp. 639–670
  • Yang, Dali. Calamity and Reform in China: State, Rural Society and Institutional Change since the Great Leap Famine. Stanford University Press, 1996.
  • Yang Jisheng]. Tombstone (Mu Bei - Zhong Guo Liu Shi Nian Dai Da Ji Huang Ji Shi). Cosmos Books (Tian Di Tu Shu), Hong Kong 2008.
  • Yang Jisheng. "Tombstone: An Account of Chinese Famine in the 1960s" (墓碑 - 中國六十年代大饑荒紀實 (Mubei – Zhongguo Liushi Niandai Da Jihuang Jishi), Hong Kong: Cosmos Books (Tiandi Tushu), 2008, ISBN 978-988-211-909-3 en ĉina. Ĉirkaŭ 2010, ĝi estis aperonta laŭ la titolo: 墓碑: 一九五八-一九六二年中國大饑荒紀實 (Mubei: Yi Jiu Wu Ba – Yi Jiu Liu Er Nian Zhongguo Da Jihuang Shiji) ("Tombstone: An Account of Chinese Famine From 1958–1962").