La Granda Apostateco estas termino komune uzata inter diversaj kristanaj eklezioj sekvantoj de la restaŭrismo, precipe la Mormonoj, Atestantoj de Jehovo, Adventistoj de la Sepa Tago kaj aliaj. Temas pri la periodo kiam la Kristana Eklezio establita de Jesuo Kristo kaj ties apostoloj, ĉesis sekvi, post la morto de la «originalaj apostoloj», la samajn doktrinojn, praktikojn kaj instruojn de la primitiva eklezio, pro la "devojiĝo de la Kristana doktrino" kaj la "enkonduko de kredo kaj praktikoj el paganaj originoj" pro influo de la helena kaj romia kulturoj. Aliaj eklezioj, kiel la Romkatolika Eklezio uzas la terminon por tiuj kiuj forlasas la eklezion.