Granda Frederikurbo

Granda Frederikurbo (germane Groß Friedrichsburg) estis kolonio de Brandenburgio-Prusio, kiu ekzistis de 1683 ĝis 1717 en okcidenta Afriko, en la regiono Ora Marbordo, kiu nun estas parto de Ganao. Granda Frederikurbo konsistis el pluraj fortikigitaj setlejoj sur marborda strio de ĉ. 30 km ĉe la Kabo de Tri Pintoj (Cabo tris Puntas, Cape Three Points, Kap der drei Spitzen) en la nuntempa Ganao, okcidente de Sekondi-Takoradi.

Granda Frederikurbo
1683 – 1721
kolonio
Geografio
Groß Friedrichsburg en la hodiaŭa Okcidenta Regiono de Ganao
Groß Friedrichsburg en la hodiaŭa Okcidenta Regiono de Ganao
Ĉefurbo:
Princes Town
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Granda Frederikurbo ankaŭ estis la nomo de samnoma fortreso, kiu apartenis al la kolonio.

Geostrategia situacio de okcidenta Afriko redakti

Jam fine de la 15-a jarcento portugaloj komencis fondi setlejojn en okcidenta Afriko. Ĉirkaŭ la jaro 1680 tie ekzistis krom la portugalaj ankaŭ nederlandaj, britaj, svedaj kaj danaj bazoj. Armitaj konfliktoj inter la eŭropanoj estis oftaj kaj la posedo de la setlejoj plurfoje ŝanĝiĝis.

Precipa celo de la eŭropanoj en okcidenta Afriko estis la akiro de oro, eburo, pipro kaj de sklavoj. Pro tiuj produktoj la okcidentafrikaj apudmaraj regionoj ekhavis ĝiajn historiajn nomojn, kiel ekzemple la ŝtato Ebura Bordo.

Listo de la „guberniestroj“ respektive komandantaj de Groß Friedrichsburg redakti

La guberniestroj de Groß-Friedrichsburg estis:

  • 1682 - 1683 Philip Peterson Blonck
  • 1683 - 1684 Nathaniel Dillinger
  • 1684 - 1686 Karl Konstantin von Schnitter
  • 1686 - 1691 Johann Niemann
  • 1691 - 1693 Johann Tenhoof
  • 1693 - 1695 Jakob Tenhoof
  • 1695 - 1697 Gijsbrecht van Hoogveldt
  • 1697 - 1699 Jan van Laar
  • 1699 - 1701 Visser|Jan de Visser
  • 1701 - 1704 Adriaan Grobbe
  • 1704 - 1706 Johann Münz
  • 1706 - 1709 Heinrich Lamy
  • 1709 - 1710 Frans de Lange
  • 1710 - 1716 Nicholas Dubois
  • 1716 - 1717 Anton Günther van der Menden
  • 1717 - 1724 Jan ConnyJohannes Conrad

Literaturo redakti

  • Ernst Lewalter: Der Große Kurfürst, Keil Verlag Scherl, Berlin 1935
  • Josef Günther Lettenmair: Roter Adler auf weißem Feld. Roman der ersten deutschen Kolonie 1688-1717, Zeitgeschichte Verlag, Berlin 1938
  • Albert van Dantzig: Forts and Castles of Ghana, Sedco Publishing Ltd., Akrao 1980, ISBN 9964-72-010-6
  • Ulrich van der Heyden: Rote Adler an Afrikas Küste. Die brandenburgisch-preußische Kolonie Großfriedrichsburg in Westafrika, Selignow-Verlag, Berlin, 2001, ISBN 3-933889-04-9

Eksteraj ligiloj redakti