Granda Insulo de Fajrolando

insulo en Argentino

La Granda Insulo de Fajrolando (hispane Isla Grande de Tierra del Fuego, aŭ simple Tierra del Fuego, do Fajrolando laŭ traduko aŭ Fuegio laŭ adapto, estas situanta en plej suda pinto de Sudameriko, kontinento el kiu ĝi estas separata de la Magelana Markolo. Estas, laŭ areo, la 29a plej granda insulo en la mondo kaj la plej granda, kun multa diferenco, el la insuloj de la gran arkipelago Fajrolando.

Granda Insulo de Fajrolando
insulo [+]

AkvejoPacifiko, Atlantiko

Supermara alteco2 488 m [+]
Koordinatoj54° 10′ S, 68° 30′ U (mapo)-54.166666666667-68.5Koordinatoj: 54° 10′ S, 68° 30′ U (mapo)
Ĉefa lokoRío Grande
- koordinatoj54° 10′ S, 68° 30′ U (mapo)-54.166666666667-68.5Koordinatoj: 54° 10′ S, 68° 30′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoMonto Darvino
- alteco2 488 m
Areo47 992 km² (4 799 200 ha) [+]
Loĝantaro200 000 [+]
HorzonoUTC-03:00 [+]

Granda Insulo de Fajrolando (Argentino)
Granda Insulo de Fajrolando (Argentino)
DEC
Map
Granda Insulo de Fajrolando
Vikimedia Komunejo:  Tierra del Fuego [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas limigita sude de la Kanalo Beagle, oriente de la Atlantiko kaj okcidente de la Pacifiko. Tiu insulo estas kunapartenaĵo de Argentino kaj Ĉilio, al kiuj korespondas la orienta kaj okcidenta partol, respektive. Tiele 18 507,3 km² apartenas al Argentino kun 38,57 % de la totalo dum 29 484,7 km² apartenas al Ĉilio kun 61,43 % el la totalo de la areo de la insulo. La argentina parto de la insulo korespondas al la Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko, kies ĉefurbo estas la urbo Ushuaia. La ĉilia sektoro de la insulo korespondas majoritate al la Provinco Fuegio, apartenanta al la regiono Magallanes y de la Antártica Chilena. La ĉefurbo de tiu provinco estas Porvenir. La resto de la ĉilia sektoro de la insulo korespondas al parto de la Provinco Antártica Chilena, apartenanta ankaŭ al la sama regiono.

La retejo de la Instituto Geográfico Nacional atribuas al Kabo San Pío la fakton esti la punkto plej suda de la teritorio argentina supermara kun fakta suvereneco; tamen, la retejo de la Subsekretario de Katastro de Fajrolando maekas, ke punta Falsa 55° 03′ 34″ S 66° 26′ 29″ O / 55.05944 °S, 66.44139 °O / -55.05944; 66.44139 (mapo) kaj la islote Blanco 55° 03′ 51″ S 66° 33′ 06″ O / 55.06417 °S, 66.55167 °O / -55.06417; 66.55167 (mapo) troviĝas plej sude ol la kabo San Pío.

Demografio redakti

La insulo havas pli ol 130 mil loĝantoj distribuitaj jene:

Sektoro Loĝantaro Denseco
TDF Argentina 126 998 6,86
TDF Ĉilia 6 904 0,20
Totalo 133 902

La loĝantaro en argentina teritorio estas majoritata pro la sukcesaj argentinaj planoj por turismo kaj industrio cele al setlado de loĝantaro kaj evitado ke ĝi iĝu "dezerta" insulo, kia tiu de la ĉilia sektoro. Pro eraroj de la Censo de 2010 eble la argentina sektoro havas pli ol 180 mil loĝantoj.

La ĉefaj setlejoj estas la jenaj:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti