Granda Kaŭkazo (en rusa Большой Кавказ; en azerbajĝana Böyük Qafqaz; en kazaĥa დიდი კავკასიონი), foje tradukita kiel "Ĉefa Kaŭkazo") estas la ĉefa montaro de Kaŭkazo.

Neĝokovritaj montopintoj de Granda Kaŭkazo.

Granda Kaŭkazo havas longon pli ol 1100 km, larĝon ĝis 180 km. Ĝian akson konsistigas Ĉefa aŭ Akvodivida Montoĉeno kaj Flanka Montoĉeno, kiujn akompanas multaj laŭlongaj kaj laŭlarĝaj montoj kun alteco 4000-5000 m. La plej alta monto estas Elbruso kun 5 642 m s. m., ĝi estas konsiderata ankaŭ la plej alta monto de Eŭropo. Grandan Kaŭkazon oni dividas en tri partoj: okcidenta — de marzono ĝis Elbruso, centra — inter montoj Elbruso kaj Kazbek, orienta — orienten de Kazbek. Ĝi havas gravan modernan glaciadon — areo ĉ. 1430 km.

Granda Kaŭkazo estas ofte konsiderata la natura limo inter Azio kaj Eŭropo (la alia malofte renkontata en literaturo limo estas pli norde, en Kuma-Maniĉa valo).

Tiu montaro estas tradicie separata en tri partoj:

Vidu ankaŭ redakti