Granda Kanalo de Alzaco

La Granda Kanalo de Alzaco (france Grand Canal d'Alsace; germane Rheinseitenkanal) estas kanalo en Alzaco, oriente de Francio, kiu kanaligas parton de la akvo de la Supra Rejno. Ĝi estas ĉirkaŭ 50 km longa, inter Kembs kaj Vogelgrun, kaj havigas aliron al la regiono el la rivero Rejno, el Bazelo en Svisio, kaj la Norda Maro por ŝipoj de ĝis 1 350 Tm. La Granda Kanalo esras pli longa ol la Kanalo de Suezo kaj ebligas la navigadon de pli ol 30 000 ŝipoj jare inter Bazelo kaj Strasburgo.

Granda Kanalo de Alzaco
Rejno kaj la kanalo en Breisach, duonigita per kluzo kaj fone hidroelektra centralo
Rejno kaj la kanalo en Breisach, duonigita per kluzo kaj fone hidroelektra centralo
Rejno kaj la kanalo en Breisach, duonigita per kluzo kaj fone hidroelektra centralo
kanalo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La konstruado de la kanalo ekis en 1932 kaj kompletiĝis post la Dua Mondmilito, en 1959. La kanalo fluas grandparte pro la akvenhavo de la Supra Rejno el la origina fluejo, rapida kaj nenavigebla en tiu zono.

La Granda Kanalo produktas hidroelektron en Kembs, Ottmarsheim, Fessenheim kaj Vogelgrun, havigante elektron al unu de la plej industriigitaj regionoj de Francio, eĉ al Germanio. Krome, la kanalo havigas malvarmigan akvon por la atomcentralo de Fessenheim, anstataŭante la neceson de malvarmigaj turoj.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gran Canal de Alsacia en la hispana Vikipedio.