La eŭropa regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgio), ekde la jaro 2000 pli kaj pli simple nomata Granda Regiono (germane Großregion, france Grande Région), estas teritorio kuniganta Lorenon, Luksemburgion, Rejnlando-Palatinaton, Sarlandon, la valonan regionon kaj la Franclingvan plus Germanlingvan Komunumon de Belgio. Ĝi lokiĝas inter la riveroj Rejno, Mozelo, Saro kaj Mozo. La Granda Regiono celas plibonigi la politikan kaj ekonomian kunlaboron kaj estas unu el la formalaj eŭropaj regionoj ene de la Eŭropa Unio. La regionego estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo de 2007.

Granda Regiono
Eŭropa regiono
Eŭropaj regionoj [+]

LandojGermanio, Francio, Luksemburgo

Areo65 401 km² (6 540 100 ha)

Loĝantaro11 639 225 (2019)
Denseco177,97 loĝ./km²

Estiĝo16-a de oktobro 1980

Granda Regiono (Tero)
Granda Regiono (Tero)
mapo de la eŭropa regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgio), nomata "Granda Regiono"


Vikimedia Komunejo:  SaarLorLux [+]
vdr

Kelkaj nombroj redakti

La tuta areo de la Granda Regiono estas 65 401 km² kun entute ĉirkaŭ 11,3 milionoj da loĝantoj. Proksimume 120 000 personoj el la Granda Regiono loĝas en unu, sed laboras en alia ŝtato de la regiono; inter tiuj 75 procentoj havas sian laboron en Luksemburgio.

Najbaraj regionoj redakti

Norde la regiono limas al la Eŭregiono Mozo-Rejno kun ĉefaj centroj Akeno, Mastriĥto, Lieĝo, Eupen kaj Verviers (en la apuda mapo la lasta du urboj ankaŭ kalkuliĝas parto de la Granda Regiono) kaj iom pli okcidente ankaŭ al la regiono Kolonjo-Bonno, sudoriente najbaras la historia regiono Alzaco kun ĉefaj centroj Strasburgo, Kolmaro kaj Mulhouse.