Granda Zimbabvo

antikva ruino de urbo en Zimbabvo
Monda heredaĵo de UNESKO

Granda Zimbabvo estas la moderna nomo de la ruino de suda afrika antikva urbo, trovebla en nuntempa Zimbabvo. Konstruata ekde 4-a jarcento ĝis la 15-a, ĝi estis la centro de vasta Ŝona imperio konata kiel la Monomotapa Imperio kiu ampleksis areon de la modernajn ŝtatojn de Zimbabvo (kiu nomiĝis pro ĉi tiu urbo) kaj Mozambiko. Kial la urbo ruiniĝis estas ankoraŭ mistero. Interalie, la ruino aperas sur la ŝtata blazono de Zimbabvo.

Granda Zimbabvo
ruinoarkeologia loko [+]

Koordinatoj20° 16′ 12″ S, 30° 55′ 59″ O (mapo)-20.2730.933Koordinatoj: 20° 16′ 12″ S, 30° 55′ 59″ O (mapo)
Areo7,22 km² (722 ha) [+]

Granda Zimbabvo (Zimbabvo)
Granda Zimbabvo (Zimbabvo)
DEC

Map
Granda Zimbabvo
Vikimedia Komunejo:  Great Zimbabwe [+]
vdr
La granda ĉirkaŭmurita konstruaĵo estas la Granda ĉirkaŭbarejo. Antaŭ ĝi estas videblaj ruinoj de la vala komplekso.

En 1986, Granda Zimbabvo estiĝis loko por Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Nomo redakti

 
La konusforma turo ene de la Granda ĉirkaŭbarejo.

La deveno de la vorto "Zimbabvo" ne estas konata, tamen ekzistas du skoloj. Ĝi eble estis mallonga formo de ziimba remabwe, ŝona termino (de ĉikaranga dialekto) kiu signifas "la granda domo konstruita de ŝtonoj". Dua teorio estas, ke Zimbabvo estas mallonga formo de "dzimba woye" signifante "respektegitaj domoj", termino ofte uzata por la domoj aŭ tombo de ĉefestroj. Nune, Granda Zimbabvo estas arĥeologia loko. La loko estas ankaŭ la nacia sanktejo de Zimbabvo kie la Zimbabva Birdo (nacia simbolo de Zimbabvo) estis trovita.

Priskribo redakti

Frua eŭropa esploristo, Viçente Pegado, Kapitano de la portugala garnizono de Sofalo, priskribis Zimbabvon en 1531 tiel:

Inter la orminejoj de la enlandaj ebenaĵoj inter la riveroj Limpopo kaj Zambezi, estas fortikaĵo konstruita el ŝtonoj de mirinda grandeco, kaj ŝajne neniom da mortero kunigas ilin... Ĉi-tiu konstruaĵo estas preskaŭ ĉirkaŭata de montetoj, sur kiuj estas aliaj similantaj ĝin en la farado de ŝtono kaj la manko de mortero, kaj unu el ili estas turo de pli ol 12 klaftoj [22 m] alta. La denaskuloj de la lando nomas ĉi-tiujn konstruaĵojn Simbaoe, kio laŭ ilia lingvo signifas korto."

Konstruate ofte dum la periodo inter la jaroj 400 p.K. al la 15-a jarcento, la ruino ĉe Granda Zimbabvo estas unu el la plej malnovaj kaj plej grandaj konstruaĵoj situanta en Subsahara Afriko. Kiam ĝi estis plej granda, oni taksas, ke la urbo enhavis 18.000 loĝantojn.

 
La monteta komplekso.

La travivintaj partoj estas konstruitaj tute el ŝtono. La ruino ampleksas 7 km2 kaj kovras radiuson proksimume de 250 km. La ruino povas esti subdividata al tri distingeblaj arkitekturaj grupoj. Ili estas konataj kiel la Monteta Komplekso, la Vala Komplekso kaj la fama Granda Enfermaĵo. Pli ol 300 konstruaĵoj estis trovitaj ĝis nun en la Granda Enfermaĵo.

La speco de la ŝtonaj konstruaĵoj trovitaj ĉe la loko indikas la staton de la civitanaro. Pli komplekse stilitaj konstruaĵoj por la reĝo situis fore de la centro de la urbo. Oni pensas, ke ĉi tio estis farita por protekti la reĝon de tripanosamozo (dormada malsano). La malabundaj indikaĵoj sugestas, ke Granda Zimbabvo ankaŭ estis centro por komerco.

Neniu scias precize, kial la loko estis finfine forlasita. Eble ĝi estis forlasita pro senpluveco, eble pro malsano, aŭ eble simple pro la malkresko de la ora komerco devis la popolo de la urbo trovi laboron aliloke.

Eŭropaj vojaĝantoj redakti

Portugalaj komercistoj estis la unuaj eŭropaj vojaĝantoj al la ruino de la antikva urbo en la 16-a jarcento. En la 19-a jarcento la ruino estis remalkovrita de Adam Renders en 1868, kaj raportis pri ĝi Karl Mauch en 1871. Ili iĝis famaj al anglaj legantoj pro kroniko de Theodore Bent pri sezono en Zimbabvo.

Arkeologio ĉe la loko redakti

La unua scienca arkeologia fosado ĉe la loko estis farita de David Randal-Maciver ekde 1905 ĝis 1906. Radiokarbona analizo pruvas, ke la plej malnovaj trovitaĵoj datiĝas je la 11-a jarcento, kaj situis ĉe loko malabunde loĝata ĝis tiu tempo de la Ŝonoj.

Iu el la famaj sapŝtonaj bird-skulptaĵoj estis portita el Granda Zimbabvo dum 1890 kaj vendita al Cecil Rhodes, kiu faris kopiojn por siaj amikoj. Plejparto de la skulptaĵoj estis redonita al Zimbabvo, tamen iuj restis ĉe la eksa domo de Rhodes "Groote Schuur" en Kaburbo.