Granda Depresio

(Alidirektita el Granda depresio)
Malsataj patrino kaj infanoj. Temas pri fama foto de Dorothea Lange nome Migranta patrino kiu priskribas malriĉajn migrantajn rikoltistojn en Kalifornio, centre sur la figuro de Florence Owens Thompson, aĝe 32, nome patrino de sep gefiloj, en Nipomo, Kalifornio, Marto 1936.
Usona ĉiujara reala malneta enlanda produkto el 1910 al 1960, kun la jaroj de la Granda Depresio (1929–1939) markitaj.
La indico de sendungiteco en Usono dum 1910–60, kun la jaroj de la Granda Depresio (1929–1939) markitaj.

La Granda Depresio (anglalingve Great Depression) estis mondvasta financa kaj ekonomia krizo, nome ekonomia depresio. Ties daŭro variis depende el la landoj, sed en la plej multaj landoj, la depresio daŭris de la jaro 1929 ĝis la fino de la 1930-aj jaroj.[1] Dum la krizo falis individua enspezo, impostada enspezo, profitoj, kaj prezoj. Internacia komerco ŝrumpis pli ol 50%, kaj senlaboreco atingis 33% en kelkaj landoj kaj 23% en Usono.[2] Ĝi estis la plej longa, plej profunda kaj plej disvastigata depresio de la 20a jarcento.[3] En la 21a jarcento, la Granda Depresio estas ofte uzata kiel ekzemplo de kiel la ekonomio de la tuta mondo povas iam malpliiĝi.[4]

La Granda Depresio startis en Usono post grava falo en la prezoj de borso kio komencis ĉirkaŭ la 4a de septembro, 1929, kaj iĝis tutmonda novaĵo pro la kolapso de la borso de la 29a de oktobro, 1929, (konata kiel Nigra Mardo). Inter 1929 kaj 1932, tutmonda malneta enlanda produkto (MEP) falis ĉirkaŭkalkulita 15%. Kompare, la tutonda MEP falis malpli ol 1% el 2008 ĝis 2009 dum la ekonomia krizo de 2008.[5] Kelkaj ekonomioj ekrekuperiĝis meze de la 1930-aj jaroj. Tamen, en multaj landoj, la negativaj efikoj de la Granda Depresio daŭris ĝis la komenco de la Dua Mondmilito.[6] La Granda Depresio havis detruegajn efikojn kaj en riĉaj kaj en malriĉaj landoj.

Grandaj urboj tra la tuta mondo estis frapitaj, ĉefe tiuj kiuj estis dependaj el la peza industrio. Konstruado estis praktike haltigita en multaj landoj. Farmistaj komunumoj kaj ruraj areoj suferis ĉar la prezoj de la produktoj rikoltitaj falis ĉe ĉirkaŭ 60%.[7][8][9] Frontante la faligitan mendaron per malmultaj alternativaj fontoj por laborpostenoj, la areoj dependantaj el la industrioj de unuaranga sektoro kia minado kaj lignoproduktado suferis pleje.[10]

StartoRedakti

 
La borsindico Dow Jones, 1928–30.

Priekonomiaj historiistoj kutime konsideras la eksplodigilo de la Granda Depresio la subitan detruegan usonan borsokatastrofon de 1929, startinta la 24an de oktobro, 1929. Tamen,[11] kelkaj pridubas tiun konkludon kaj vidas tiun katastrofon nur kiel simptomo, pli ol liel kaŭzo, de la Granda Depresio.[12][13]

Eĉ post la katastrofo de Wall Street de 1929 optimismo pludaŭris dum iom da tempo. John D. Rockefeller diris "Tiuj estas tagoj en kiuj multaj malkuraĝiĝis. En la 93 jaroj de mia vivo, depresioj venis kaj foriris. Prospero ĉiam revenis kaj denove revenos."[14] La borso revenis supren komence de 1930, reen al la niveloj de la komenco de 1929 ĉirkaŭ aprilo. Tio estis ankoraŭ preskaŭ 30% sub la pinto de septembro 1929.[15]

Kune, registaro kaj negocoj elspezis pli en la unua duono de 1930 ol en la koresponda periodo de la antaŭa jaro. Aliflanke, konsumantoj, multaj el kiuj estis suferintaj fortajn perdojn en borso dum la antaŭa jaro, fortranĉis siajn elspezojn en ĉirkaŭ 10%. Aldone, dekomence en la mezo de la 1930-aj jaroj, forta sekego frapegis la agrikulturan kernon de Usono.[16]

Ĉirkaŭ la mezo de 1930, interesproporcioj estis falintaj al malaltaj niveloj, sed atendita deflacio kaj la kontinua malpreteco de la konsumantoj ŝpari indikis, ke la konsumelspezo kaj la investado estis falintaj.[17] Ĉirkaŭ majo de 1930, la vendado de aŭtomobiloj estis falinta sub niveloj de 1928. Prezoj, ĝenerale, ekmalaltiĝis, kvankam la salajroj restis simile en 1930. Tiam deflacia spiralo startis en 1931. Farmistoj frontis plej malbonan antaŭrigardon; malpliiĝintaj rikioltoprezoj kaj sekego en la Grandaj Ebenaĵoj kripligis iliajn ekonomiajn rezultojn. En ties pinto, dum la Granda Depresio preskaŭ 10% el la bienoj de la Grandaj Ebenaĵoj ŝanĝis siajn posedantojn spite la federalan helpon.[18]

La malpliigo de la usona ekonomio estis la faktoro kiu pelsi suben tiun de aliaj landoj; poste, internaj fortecoj aŭ malfortecoj en ĉiu lando plibonigis aŭ malbonigis iliajn statojn. Riskegaj klopodoj apogi la ekonomiojn de unuopaj ŝtatoj tra la tuta mondo pere de protektismaj politikoj, kiel jam en 1930 pere de la usona Leĝo Smoot-Hawley kaj pere de reprezaliaj tarifoj en aliaj ŝtatoj, akrigis la falegon de la tutmonda komerco.[19] Ĉirkaŭ 1933, la ekonomia malpliiĝo estis pelinta la tutmondan komercon al unu triono de sia nivelo de ĝuste kvar jaroj pli frue.[20]

Ekonomiaj indikilojRedakti

Ŝanĝo en la ekonomiaj indikiloj 1929–32[21]

Usono Unuiĝinta Reĝlando Francio Germanio
Industria produktado −46% −23% −24% −41%
Varprezoj −32% −33% −34% −29%
Eksterlanda komerco −70% −60% −54% −61%
Sendungado +607% +129% +214% +232%

KaŭzojRedakti

 
Mondispono ege malpliiĝis inter la Nigra Mardo de la 24a de oktobro, 1929, kaj la bankoferio de marto 1933 pro la leĝo "Emergency Banking Act" reage al la amasa bankopaniko tra tuta Usono.

La du klasikaj konkurencaj ekonomikaj teorioj pri la Granda Depresio estas la Kejnsisma (mendo-regata) kaj la monteoria klarigo. Estas ankaŭ variaj heterodoksaj teorioj kiuj malgravigas aŭ malakceptas la klarigojn de kaj Kejnsi-anoj kaj de monteori-anoj. Interkonsento inter la mendo-regataj teorioj estas ke grand-skala perdo de fidindeco kondukis al subita malpliigo de la elspezo en konsumado kaj investaado. Post la ekapero de paniko kaj deflacio, multaj personoj kredis, ke ili povos eviti pliajn perdojn apartiĝante el la merkatoj. Reteno de mono iĝis profitebla dum la prezoj falis pli malalten kaj difinita kvanto de mono aĉetis eĉ pliajn varojn, pliigegante la falon en la mendado. Monteori-anoj kredis, ke la Granda Depresio startis kiel ordinara recesio, sed la drono de la mon-disponado ege pliakrigis la ekonomian situacion, kaŭzante recesion ĝis descendo en la Grandan Depresion.

Ekonomikistoj kaj ekonomihistoriistoj estas preskaŭ ĉiam disigitaj en la du ebloj: ĉu la tradicia monteoria klarigo ke mondisponaj fortoj estis la unuaranga kaŭzo de la Granda Depresio pravas, aŭ ĉu la tradicia Kejnsisma klarigo ke falo en la aŭtonoma elspezado, partikulare en investado, estis la unuaranga klarigo por la ekapero de la Granda Depresio.[22] Nuntempe la polemiko estas pli malgrava ĉar estas ĉeftendenca subteno por la teorio de la deflacio de ŝuldo kaj la esper-hipotezo kiu — konstruita sur la mondispona klarigo de Milton Friedman kaj Anna Schwartz — aldonas ne-mondisponajn klarigojn.

Estas interkonsento ke la usona Federacia Rezerva Sistemo estus povinta haltigi la procezon de mondeflacio kaj bankofalo. Se ili estus farinta tion, la ekonomia rezulto estus estinta multe malpli akra kaj multe pli mallonga.[23]

Ĉeftendencaj klarigojRedakti

 
Industria produktado de Usono (1928–39).

Modernaj ĉeftendencaj ekonomikistoj vidas la kaŭzojn de la Granda Depresio en la jeno:

Nesufiĉa elspezado, malpliigo de mondisponado kaj rezultaŝuldaro kondukis al la prezofalo kaj pliaj bankroto (teorio de la ŝulda deflacio de Irving Fisher).

Kejnsisma teorioRedakti

La brita ekonomikisto John Maynard Keynes argumentis en The General Theory of Employment, Interest and Money ke pli ,alaltaj aldonaj elspezoj en la ekonomio kontribuis al amasa malpliigo en la enspezo kaj en la dungado kiuj jam estis sub la averaĝo. En tia situacio, la ekonomio atingis ekvilibron nur je malaltaj niveloj de ekonomia aktiveco kaj je lataj niveloj de sendungado.

La baza ideo de Keynes estis simpla: por teni personojn tute dungitaj, registaroj devas haltigi deficitojn kiam la ekonomio malrapidas, ĉar la privata sektoro ne investos sufiĉe por teni produktadon je normala nivelo kaj eligi la ekonomion for el recesio. Kejnsismaj ekonomikistoj alvokis la registarojn dum epokoj de ekonomiaj krizoj haltigi la malaktivemon per pliigo de la registara elspezo aŭ per malpliigo de impostado.

Dum la Depresio akriĝis, Franklin D. Roosevelt klopodis, ke la publikaj vorkoj, subvencioj al agrikulturo, kaj aliaj sistemoj restartigu la ekonomion de Usono, sed neniam komplete ĉesis klopodi ekvilibrigi la buĝeton. Laŭ Kejnsi-anoj, tio plibonigis la ekonomion, sed Roosevelt neniam elspezis sufiĉe por tute eltiri la ekonomion for de la recesio ĝis la komenco de la Dua Mondmilito.[24]

Mondispona teorioRedakti

 
La Granda Depresio en Usono el mondisponebla rigardo. Reala MEP en dolaroj de 1996 (blue), prezindico (ruĝe), mondisponeblo M2 (verde) kaj nombro de bankoj (grize). Ĉiu informoj de 1929 = 100%.
 
Homamaso en la Novjorka American Union Bank dum bankopaniko frue en la Granda Depresio.

La mondispona teorio estis farita de la usonaj ekonomikistoj Milton Friedman kaj Anna J. Schwartz.[25] Ili argumentis, ke la Granda Depresio estis okazigita de bankokrizo kiu siavice okazigis la fermon de unu triono de ĉiuj bankoj, malpliigon de la banka monhavo kaj ĉefe la mondispona kuntiriĝo de 35%, kion ili nomis "La Granda Kuntiriĝo". Tio okazigis prezfalon de 33% (deflacio).[26] Pro ne malaltigi la interesproporciojn, pro ne pliigi la mondisponan bazon kaj pro ne injekti kurentan monon en la bankosistemon por eviti ties vrakon, la Federacia Rezervo pasive rigardis la transformon de normala recesio en la Grandan Depresion. Friedman kaj Schwartz argumentis, ke la malsupreniro de la ekonomio, startante per la borsa katastrofo, estus estinta ordinara recesio se la Federacia Rezervo estus farinta pli agreseman agadon.[27][28] Tiu konsidero estis apogita de la Guberniestro de la Federacia Rezerva Sistemo nome Ben Bernanke en diskurso komence de la 21a jarcento honorante Friedman kaj Schwartz per tiu aserto:

 
 Permesu al mi fini mian paroladon per iom troa uzo de mia statuso kiel oficiala reprezentanto de la Federacia Rezervo. Mi ŝatus diri al Milton kaj Anna: pri la Granda Depresio, vi pravas. Ni faris ĝin. Ni ege bedaŭras. Sed danke al vi, ni ne faros ĝn denove.[29][30]
— Ben S. Bernanke 

La Federacia Rezervo permesis la malsukceson de kelkaj grandaj publikaj bankoj – partikulare tiu de la Novjorka Banko de Usono – kio okazigis panikon kaj disvastigitajn falojn de lokaj bankoj, kaj la Federacia Rezervo pigris dum bankoj falis. Friedman kaj Schwartz argumentis, ke, se la Federacia Rezervo estus haviginta urĝan pruntaron al tiuj ŝlosilaj bankoj, aŭ simple estus aĉetinta pruntaĵojn el la registaro el la malferma merkato por havigi kurentan mondisponeblon kaj pliigi la kvanton de mono post la falo de la ŝlosilaj bankoj, la cetero de bankoj ne estus falintaj post la grandaj ja falis, kaj la mondisponeblo ne estus falinta tiom for kaj tiom rapide kiom ĝi faris.[31]

Estante multe mapli da mono funkcianta, la negocoj ne povis akiri novajn pruntojn kaj eĉ ne povis renovigi la jam ekzistintajn monpruntojn, kio devigis multajn haltigi la investadon. Tiu interpreto akuzas la Federacian Rezervon pro manko de agado, speciale fare de la Novjorka filio.[32]

Unu tialo kial la Federacia Rezervo ne agadis por limigi la malpliigon de la mondispono estis la orbazo. En tiu tempo, la kvanto de kredito kiun la Federacia Rezervo povis elsendi estis limigita per la leĝo Federal Reserve Act, kiu postulis 40% de orapogo por ke estu eldonita rezervajn monbiletojn. Fine de la 1920-aj jaroj, la Federacia Rezervo jam preskaŭ estis atinginta la limon de permesebla kredito kiu estis apogita per la oro kiu estis en sia posedo. Tiu kredito estis en la formo de mendonotoj de la Federacia Rezervo.[33] "Promeso de oro" ne estas tiom bona kiom "oro en mano", partikulare kiam ili havis sufiĉan oron nur por kovri 40% el la nepagitaj mendonotoj de la Federacia Rezervo. Dum la bankopaniko, parto de tiuj mendonotoj estis elaĉetitaj per oro de la Federacia Rezervo. Ĉar la Federacia Rezervo estis atinginta sian limon al permesebla kredito, ajna malpliigo en la oro de ties keloj devis esti akompanata de pli granda malpliigo en la kredito. La 5an de aprilo 1933, Prezidento Roosevelt subskribis la dekreton "Executive Order 6102" kiu malpermesis la privatan posedon de oratestiloj, moneroj kaj ingotoj, kio malpliigis la premon al la oro de la Federacia Rezervo.[33]

Fona kuntekstoRedakti

 
Amasiĝanta homamaso en Wall Street post la katastrofo de 1929.

Kiam finiĝis la Unua Mondmilito, la industrio de Usono respondecis pri preskaŭ 50% de la monda produktado. Tiu lando kreis novan vivostilon: the American way of life (la Usona vivstilo). Tiu vivstilo karakteriziĝis per granda kresko en aĉetado de aŭtomobiloj kaj ĉiuj specoj de industriaj produktoj. Sed Usono suferis grandan abalon en 1929, kiam okazis terura krizo, kiu atingis la tutan mondon.

Tiu estis la unua pura krizo de kapitalismo, la krizo de superproduktado. La altaj interezaj indicoj de Usono, kune kun deflaciiga politiko, celanta disvendi la troon de la komerco, kiu aperis post la milito kaj la krizo de 1921, kaj eviti la eliron de kapitaloj, altiris al Usonaj Borsoj investojn de la tuta mondo. Tio rezultis en periodo de financa spekulado, kiu atingis grandegajn proporciojn. La prezo de akcioj estis multe pli alta ol ilia vera valoro, kaj oni kreis falsajn entreprenojn nur por aĉetadi kaj vendadi akciojn. Samtempe, la plibonigo de produtiveco de l' Fordismo pligrandigis la kvanton de produktoj. Oni oferis senliman krediton por ebligi la vendojn kaj oni stimuligis la konsumismon per reklamado, sed la ofero daŭris tre supera al demando kaj la merkato restis saturata.

La Neoklasika ekonomika skolo, kiu tiam estis la sola ekonomika teorio kiel alternativo al marksismo, diris ke ekonomiko estas scienco de l' manko. Do, ne estas taŭgaj teorioj por troo.

Tiel, bankrotis la unua angla entrepreno, kaj oni retiris rapide la anglajn kapitalojn de la Borso de Novjorko la 24-an de oktobro 1929, nome la Nigran Ĵaŭdon, komenco de la Borsa Katastrofo de 1929, la plej teruran tagon de la historio de kapitalismo. Tro granda kvanto da akcioj estis oferata, kaj iliaj prezoj falis. La asocio de bankistoj kaj la usona registaro intervenis, sed la deflacio en prezoj de akcioj iĝis neinversigebla. Al tiu financa krizo kunigis alia ekonomia, artikloj kaj tropikaj produktoj (kiaj kafo, kaŭĉuko, kotono) perdis mendadon, tuj poste tiuj ekonomiaj sektoroj estis afektataj. Tiu bankrotaro ne nur malgrandigis la rentojn, sed ankaŭ malpligrandigis la povon de aĉeto kaj, sekve, malkreskigis la dungitecon. Ankaŭ ekonomia komerco eniris recesion kaj pligrandigis la internaciajn vendojn de usona produktado.

La bankroto de multaj entreprenoj kaj la manko de investo igis la krizon daŭri longan tempon. La bankaro estis la sektoro pli atingita de la krizo. La "crash" (disrompo) de Novjorka Borso kaŭzis ankaŭ la retiron de usonaj kapitaloj investitaj en eksterlando, kaj la konfida krizo igis la privatajn investantojn nuligi siajn bankajn deponaĵojn kaj aĉeti oron. Tio kaŭzis krizon en kredito. En majo 1931 bankrotis la ĉefa aŭstra banko, regata de la Rothschild-familio: malaperis la kredito al entreprenoj de centra Eŭropo, kiuj ankaŭ bankrotis. La fakto, ke la familio Rothschild esti juda, pligrandigis la senton kontraŭ la judoj en Eŭropo.

De 1929 ĝis 1932 Usono perdis 55 % de sia laborkapablo. La registaro provis krei novajn publikajn dungojn kaj pligrandigi la socialan protektadon. Germanio haltigis pagon de militreparaj ŝuldoj al Francio kaj Britio, kiuj ĉesis pagi debetojn al Usono. Inter 1929 kaj 1932, en la tuta mondo la totalo de malneta enlanda produkto falis ĉirkaŭkalkule 15%. Kiel komparo, oni notu ke la tutmonda malneta produkto falis malpli ol 1% el 2008 al 2009 dum la Ekonomia krizo de 2008.[34] Kelkaj ekonomioj startis rekuperon ĉirkaŭ la meza de la 1930-aj jaroj. Tamen, en multaj landoj, la negativaj efikoj de la Granda Depresio daŭris ĝis la komenco de la Dua Mondmilito.[35] La Granda Depresio havis detruajn efikojn en landoj kaj riĉaj kaj malriĉaj.

La usona registaro provis protekti la enlandan industrion de l' fremda konkurenco per la plej altaj impostoj al importado de usona historio. Kiel kontraŭago, aliaj landoj pligrandigis la tarifojn al usonaj importaĵoj. Tio kaŭzis la malkreskon de monda industria produktado en 36 % inter 1929 kaj 1932, kaj la monda komerco suferis falon de 62 %.

En 1932 Usono elektis Franklin D. Roosevelt kiel prezidenton. Li proponis la "New Deal" (nova ludkomenco), platformon de registaraj programoj por stimuli kaj revigligi la ekonomion. New Deal (Nova Vojo) estis aro da agoj celantaj venki la krizon. La New Deal estis inspirata de ideoj de la angla ekonomikisto John Maynard Keynes.

Ankaŭ Britio kaj Francio intervenis en siaj ekonomioj kaj eskapis de la plej malbona depresio. Samtempe Sovetunio kreis la kvinjarajn planojn.

En Germanio la depresio kaŭzis tre altan inflacion kaj ekonomian krizon. Kiam la nazioj prenis la povon, Adolf Hitler aplikis rimedojn por neŭtraligi ĝin. Li pligrandigis la armeon por absorbi la senlaborajn homojn kaj aĉetis armilojn de la enlanda industrio, kiu reprenis kreskon.

La depresio finiĝis nur en 1939, kiam komenciĝis la Dua mondmilito, kiu detruis la troon de produktado en la monda ekonomio.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. John A. Garraty, The Great Depression (1986)
  2. Frank, Robert H.; Bernanke, Ben S. (2007). Principles of Macroeconomics (3a eld.). Boston: McGraw-Hill/Irwin. p. 98
  3. Charles Duhigg, "Depression, You Say? Check Those Safety Nets", The New York Times, 23a de Marto, 2008.
  4. Barry Eichengreen, Hall of Mirrors: The Great Depression, The Great Recession, and the Uses-and Misuses-of History (2014)
  5. Roger Lowenstein, "History Repeating," Wall Street Journal Jan 14, 2015
  6. Garraty, Great Depression (1986) ch1
  7. Commodity Data. US Bureau of Labor Statistics. Alirita 2008-11-30.
  8. Cochrane, Willard W. (1958). “Farm Prices, Myth and Reality”, p. 15. 
  9. “World Economic Survey 1932–33”, Ligo de Nacioj, p. 43. 
  10. Mitchell, Depression Decade
  11. Great Depression, Encyclopædia Britannica
  12. Frank, Robert H.; Bernanke, Ben S. (2007). Principles of Macroeconomics (3a eld.). Boston: McGraw-Hill/Irwin. p. 98. ISBN 978-0-07-319397-7.
  13. "Economics focus: The Great Depression".
  14. . Crashing Hopes: The Great Depression. American History 102: Civil War to the Present. University of Wisconsin–Madison (1999). Arkivita el la originalo je 23a de marto, 2008. Alirita 13a de marto, 2008.
  15. 1998/99 Prognosis Based Upon 1929 Market Autopsy. Gold Eagle. Arkivita el la originalo je 17a de majo, 2008. Alirita 22a de majo, 2008.
  16. Drought: A Paleo Perspective – 20th Century Drought. National Climatic Data Center. Alirita 5a de aprilo, 2009.
  17. (1987) “Monetary Factors in the Great Depression”, Journal of Monetary Economics 19 (2), p. 145–69. doi:10.1016/0304-3932(87)90045-6. 
  18. The Great Depression (en-US). Alirita 29a de marto, 2018.
  19. Richard, Clay Hanes (editor). (Julio 2002) Historic Events for Students: The Great Depression. Gale. ISBN 978-0-7876-5701-7.
  20. Tignor, Tignor, Robert L.. (28a de oktobro, 2013) Worlds together, worlds apart: a history of the world from the beginnings of humankind to the present. ISBN 978-0-393-92207-3. OCLC 854609153.
  21. Jerome Blum, Rondo Cameron, Thomas G. Barnes, The European world: a history (2a eld 1970) 885 pp.
  22. (1995) “Where is There Consensus Among American Economic Historians? The Results of a Survey on Forty Propositions”, The Journal of Economic History 55 (1). doi:10.1017/S0022050700040602. 
  23. (1995) “Where is There Consensus Among American Economic Historians? The Results of a Survey on Forty Propositions”, The Journal of Economic History 55 (1). doi:10.1017/S0022050700040602. 
  24. (1947) “The Keynesian Revolution”, p. 56–58, 169, 177–79. ; Rosenof, Theodore. (1997) Economics in the Long Run: New Deal Theorists and Their Legacies, 1933–1993. Chapel Hill: University of North Carolina Press. ISBN 0-8078-2315-5.
  25. A Monetary History of the United States, 1857-1960. Princeton University Press, Princeton, NJ, 1963.
  26. Randall E. Parker (2003), Reflections on the Great Depression, Edward Elgar Publishing, (ISBN 978-1-84376-550-9), pp. 11–12
  27. Friedman, Milton. (2008) The Great Contraction, 1929–1933. Princeton University Press. ISBN 978-0691137940.
  28. Bernanke, Ben. (2000) Essays on the Great Depression. Princeton University Press. ISBN 0-691-01698-4.
  29. Ben S. Bernanke (8 Nov 2002), FederalReserve.gov: Remarks by Governor Ben S. Bernanke Conference to Honor Milton Friedman, University of Chicago
  30. Friedman, Milton. (2008) The Great Contraction, 1929–1933. Princeton University Press. ISBN 978-0691137940.
  31. (February 15, 2007) “Who Was Milton Friedman?”, The New York Review of Books. Alirita May 22, 2008.. 
  32. G. Edward Griffin. (1998) The Creature from Jekyll Island: A Second Look at the Federal Reserve, 3‑a eldono. ISBN 978-0-912986-39-5.
  33. 33,0 33,1 Frank Freidel (1973), Franklin D. Roosevelt: Launching the New Deal, ch. 19, Little, Brown & Co.
  34. Roger Lowenstein, "History Repeating," Wall Street Journal Jan 14, 2015
  35. Garraty, Great Depression (1986) ch1

BibliografioRedakti

  • Ambrosius, G., and W. Hibbard, A Social and Economic History of Twentieth-Century Europe (1989)
  • (1995) “The Macroeconomics of the Great Depression: A Comparative Approach”, Journal of Money, Credit, and Banking 27 (1), p. 1–28. doi:10.2307/2077848. 
  • Brown, Ian. The Economies of Africa and Asia in the Iinter-war Depression (1989)
  • Davis, Joseph S. The World Between the Wars, 1919–39: An Economist's View (1974)
  • Drinot, Paulo, and Alan Knight, eds. The Great Depression in Latin America (2014) resumo
  • Eichengreen, Barry. Golden Fetters: The gold standard and the Great Depression, 1919–1939. 1992.
  • Eichengreen, Barry, kaj Marc Flandreau. The Gold Standard in Theory and History (1997) reta versio
  • Feinstein. Charles H. The European Economy between the Wars (1997)
  • Friedman, Milton, and Anna Jacobson Schwartz. A Monetary History of the United States, 1867–1960 (1963)
  • Galbraith, John Kenneth, The Great Crash, 1929 (1954), populara
  • Garraty, John A. The Great Depression: An Inquiry into the causes, course, and Consequences of the Worldwide Depression of the Nineteen-Thirties, as Seen by Contemporaries and in Light of History (1986)
  • Garraty John A. Unemployment in History (1978)
  • Garside, William R. Capitalism in Crisis: international responses to the Great Depression (1993)
  • Glasner, David, eld. Business Cycles and Depressions (Routledge, 1997), 800pp; resumo
  • Goldston, Robert, The Great Depression: The United States in the Thirties (1968)
  • Haberler, Gottfried. The World Economy, money, and the great depression 1919–1939 (1976)
  • Hall Thomas E., kaj J. David Ferguson. The Great Depression: An International Disaster of Perverse Economic Policies (1998)
  • Kaiser, David E. Economic diplomacy and the origins of the Second World War: Germany, Britain, France and Eastern Europe, 1930–1939 (1980)
  • Kehoe, Timothy J., kaj Edward C. Prescott, eld. Great Depressions of the Twentieth Century (2007), essays by economists on US, Britain, France, Germany, Italy and on tariffs; statistical
  • Kindleberger, Charles P. The World in Depression, 1929–1939 (3rd ed. 2013)
  • Konrad, Helmut kaj Wolfgang Maderthaner, eld. Routes Into the Abyss: Coping With Crises in the 1930s (Berghahn Books, 2013), 224 pp.
  • Madsen, Jakob B. "Trade Barriers and the Collapse of World Trade during the Great Depression", Southern Economic Journal, Southern Economic Journal (2001) 67#4 pp:848–868 online at JSTOR.
  • Markwell, Donald. John Maynard Keynes and International Relations: Economic Paths to War and Peace, Oxford University Press (2006).
  • Mitchell, Broadus. Depression Decade: From New Era through New Deal, 1929–1941 (1947), 462pp; thorough coverage of the U.S.. economy
  • Mundell, R. A. "A Reconsideration of the Twentieth Century", The American Economic Review Vol. 90, No. 3 (Jun., 2000), pp. 327–340 reta versio
  • Psalidopoulos, Michael, ed. The Great Depression in Europe: Economic Thought and Policy in a National Context (Athens: Alpha Bank, 2012). ISBN 9789609979368. table of contents
  • Romer, Christina D. "The Nation in Depression," Journal of Economic Perspectives (1993) 7#2 pp. 19–39 in JSTOR
  • Rothermund, Dietmar. The Global Impact of the Great Depression (1996) Online
  • Tipton, F., kaj R. Aldrich, An Economic and Social History of Europe, 1890–1939 (1987)

TiutempajRedakti

  • Keynes, John Maynard. "The World's Economic Outlook", Atlantic (Majo 1932), online edition
  • League of Nations, World Economic Survey 1932–33 (1934)

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Great Depression en la angla Vikipedio.