Granda krestoŝterno

La Granda krestoŝterno (Thalasseus bergii, aŭ Sterna bergii - vidu Bridge et al., 2005), estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj kaj genro de Thalasseuskrestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda krestoŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternoj Sternidae
Genro: Thalasseus
Specio: T. bergii
Thalasseus bergii
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Sterna bergii Lichtenstein, 1823

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Subspecioj kaj disvastiĝo redakti

 
Dumfluge
 
Ripoze kun Sandviĉa ŝterno

Ĝi reproduktiĝas en tropikaj kaj subtropikaj marbordoj de la Malnova Mondo el Namibio kaj Sudafriko ĉirkaŭ la Hinda Oceano ekde la Persa Golfo al okcidenta Pacifiko (Indonezio, Novgvineo) ĝis Aŭstralio kaj Tasmanio. Ĉiuj loĝantaroj disiĝas amplekse for de reprodukta sezono.

La Granda krestoŝterno havas kvar geografiajn rasojn, diferencaj ĉefe laŭ la formo de la subaj partoj kaj la bekokoloro.

  • T. b. velox: reproduktanta en marbordoj de la norda Hinda Oceano kaj vintranta en Orienta Afriko norde de ekvatoro. La plej granda kaj malhela subspecio.
  • T. b. thalassina: reproduktanta en okcidenta Hinda Oceano. La plej malgranda kaj hela subspecio.
  • T. b. bergii: reproduktanta en Suda Afriko. Malhelgriza supre kaj iomete pli granda ol thalassina.
  • T. b. cristata: reproduktanta en orienta Hinda Oceano, Aŭstralio kaj Pacifiko. Kiel bergii, kun vosto, pugo kaj dorso samkolora.

T. b. bergii, T. b. thalassinus kaj T. b. velox estas inter la taksonoj protektitaj de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

Kutimaro redakti

 
Thalasseus bergii - MHNT

La Granda krestoŝterno reproduktiĝas en densaj kolonioj en marbordoj kaj insuloj. Ĝi nestas en engrunda truo kie la ino demetas du ovojn. Nestokutimo estas tre simila al tiu de la Sandviĉa ŝterno, kun malhelpo de predantoj pro reciproka protektado en grandaj kolonioj. Temas pri socia specio kiu kuniĝas kun aliaj specioj ĉefe de ŝternoj aŭ mevoj. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn, kiuj kuniĝas en idovartejoj. Reproduktado okazas el oktobro ĝis decembro, sudhemisferaj printempo kaj somero. Ili atingas seksan maturecon la trian jaron.

La specio preferas sablejojn, estuarojn kaj koralajn rifojn.

 
Subspecio Cristata.

Kiel ĉiuj ŝternoj de la genro Thalasseus, la Granda krestoŝterno manĝas per grupa superflugado kaj energia plonĝado fiŝojn, preskaŭ ĉiam el maro, kiel plej granda parto de la ŝternoj de la genro Thalasseus, kaj ĉefe anĉovoj kaj pilĉardojn, foje etajn krustulojn, krabojn, kalmarojn, ktp. Ĝi kutime plonĝas rekte, foje subnaĝas ĝis unu metro, kaj ne laŭŝtupe kiel la Arkta ŝterno. Propono de fiŝo de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝado. La flugo estas grupa.

Aspekto redakti

Tiu ĉi estas granda ŝterno, 44–49 cm longa kun enverguro de 100 ĝis 130 cm kaj pezo de 320 ĝis 400 gr. Ambaŭ seksoj estas similaj; somera plenkreskulo havas nigran kronon kun longa kresto, mallarĝan blankan fruntostrion, nigrajn krurojn kaj longan akran helflavan bekon fortikan kaj larĝan ĉebaze. Dorso kaj supraflugiloj estas mezgrizaj kun pli pala pugo; vizaĝo, kolo kaj subaj partoj estas blankaj. Flugilpintoj malheliĝas dum somero. La vosto estas forkoforma.

Vintre, la kapo iĝas blankaj kaj la kresto estas miksita. Junuloj havas tre markitajn suprajn partojn kaj flugilojn, kun brunaj, blankaj kaj grizaj bildoj. Ĉefe fermitaj flugiloj ŝajnas havi malheljan striojn. Kapo kaj subaj partoj estas kiel en vintraj plenkreskuloj. La voĉo estas laŭta iritiga bruo kiel keraak simile al tiu de Sandviĉa ŝterno.

Tiu ĉi specio devas esti malkonfuzata kun la proksima parenco Bengala krestoŝterno, kiu estas pli malgranda, oranĝobeka kaj plej ofte havas pli palajn suprajn partojn.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Sterna bergii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol & Inskipp, Tim (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  • Harrison, Peter (1988): Seabirds (2a eldono). Christopher Helm, London ISBN 0-7470-1410-8
  • Olsen, Klaus Malling & Larsson, Hans (1995): Terns of Europe and North America. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4056-1

Eksteraj ligiloj redakti