La Granda trielo, Turnbeka trieloHindia trielo (Esacus recurvirostris) estas granda vadbirdo de la familio de Burinedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko ĝis norda Vietnamio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda trielo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Esacus Esacus
Specio: Granda trielo Esacus recurvirostris
Cuvier 1829
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kutimoj redakti

Tiu estas specio kiu loĝas ĉe sablaj aŭ ŝtonetaj bordoj de riveroj aŭ lagoj kaj strandoj. La ino demetas unusolan ovon en nuda truo malfermita en malferma ŝtonetejo.

Temas pri birdo ĉefe nokta aŭ krepuska kiel aliaj trieloj, sed ĝi povas esti vidata ankaŭ manĝoplukanta dumtage per lantaj kaj decidaj movoj, kun eventualaj kuretoj. Ĝi ofte estas timida kaj forflugas malproksime de eventuala intrudulo per povaj flugilfrapoj.

La alvoko de tiu specio estas ĝemeca fajfado, ĉefe dumnokte, kiel ĉe la aliaj trieloj de tiu ĉi familio. La Granda trielo (Esacus recurvirostris) manĝas krabojn, grandajn insektojn, kaj aliajn bestajn predojn.

Aspekto redakti

La Granda trielo, (Esacus recurvirostris) estas tre granda vadbirdo de ĉirkaŭ 49–55 cm, kaj havas grandegan kaj fortikan bekon 7 cm longan kaj iome suprenturnitan ĉepinte; tio diferencigas ĝin de la alia specio de la sama genro nome Giganta trielo, Esacus giganteus. Ĝi havas nestriitan grizbrunan suprajn partojn kaj bruston kaj subajn partojn blankecajn. La vizaĝo montras rimarkindan nigroblankan bildon, kio estas simila, sed ne sama en la alia specio de la sama genro -en tiu ĉi la nigra cirklo kontrastas plie kontraŭ bruna kapo, dum ĉe Giganta trielo, Esacus giganteus, ne tiome kontrastas ĉar la kapo estas pli malhela kaj la du nigraj strioj ne estas tiome larĝaj- sed ĝi diferencigas ambaŭ de la trieloj de la genro Burhinus. La beko estas nigra kun flava bazo. La okuloj estas brilflavaj -kiel en la aliaj trieloj de la genro Burhinus- kaj la kruroj estas pale verdflavaj.

La Granda trielo (Esacus recurvirostris) dumfluge montras nigroblankan flugilplumaron supre kaj ĉefe blankan sube. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas iome pli palaj ol plenkreskuloj.

Referencoj redakti