Grandantila iktero

La Grandantila iktero (Icterus dominicensis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi troviĝas en Karibio kaj ĉefe en Kubo, Hispaniolo kaj Portoriko, de kio devenas la komuna nomo de Grandantila (Grandaj Antiloj) iktero. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandantila iktero
Grandantila iktero
Grandantila iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. dominicensis'
Icterus dominicensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Grandantila iktero estis iam inkludita kun la Kapuĉa iktero sed estis disigita en 1999.[2] Ĝi nune konsistas el kvar subspecioj distribuataj en Karibio, unu el kiuj estas kuba endemio kaj estis iam traktata kiel distinga specio, nome Kuba iktero. La nomiga subspecio estis konata ankaŭ kiel Hispaniola iktero, ia traduko de la latina scienca nomo “dominicensis”.[3][4]

Subspecioj redakti

Aspekto redakti

Ĝi estas tre simila al la Kapuĉa iktero (Icterus prosthemelas) kaj pro tio same tipa kazo de kolorkombino de flava kaj nigra, ĉar masklo havas nigrajn kapon, bruston kaj suprajn partojn, dum estas tre sulfurflavaj tre rimarkinda ŝultromakulo, pugo kaj ventro. La kruroj estas nigrecaj kaj same la beko, sed tiu havas pli helan parton (bluecgriza) en unua duono de suba makzelo, kiel plej parto de la genro.

Kutimaro redakti

Tiu specio manĝas ĉefe insektojn en kanopeo kaj meza tavolo de arbaroj, sed ankaŭ fruktojn kaj suko de maturaj oranĝoj. Inter predataj insektoj estas griloj, forfikuloj, akridoj, blatoj, cikadoj, skaraboj, raŭpoj, formikoj kaj vespoj. Ili manĝas ankaŭ araneojn, skorpiojn, lacertetojn ktp.

Same kiel multaj membroj de la familio de Ikteredoj, ĝi havas tre fortajn muskolojn en la bazo de la kranio kiuj permesas al ili malfermi la bekon kontraŭ granda rezisto.

Referencoj redakti

  1. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
  2. Lanyon, S.M.; & Omland, K.E. (1999). "A molecular phylogeny of the blackbirds (Icteridae): five lineages revealed by cytochrome-b sequence data". Auk 116(3): 629-639.
  3. ITIS: Icterus dominicensis.
  4. Global Twitcher: Grandantila iktero[rompita ligilo]