Grandprinclando Moskvo

(Alidirektita el Grandduklando Moskvo)

La Grandprinclando MoskvoGranda Duklando Moskvo (ruse Великое Княжество Московское, scienca latinliterigo Velikoe Knjažestvo Moskovskoe), en iuj okcidenteŭropaj landoj ankaŭ nomata Moskovio, estis mezepoka ŝtato, kiu kovris parton de la loĝoteritorio de la rusparolantoj. La grandprinclando dum la 14-a jarcento akiris potencon en la nordoriento de la antaŭa Kieva Regno kaj per konstanta politika kaj geografia kresko iĝis la ĝermo de la posta Rusia Imperio.

Grandprinclando Moskvo
1263 – 1547

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
La grandprinclando ekde 1390 ĝis 1525
La grandprinclando ekde 1390 ĝis 1525
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
feŭda monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr


Historio de Rusio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Orientaj slavoj, Rusjoj
Kieva Regno 800-1100
Rusaj princlandoj 1100–1547
Grandprinclando Vladimir-Suzdal 1113–1236
Novgoroda Respubliko 1136–1478
Grandprinclando Moskvo 1276–1547
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795
Rusa carlando
Rusa carlando 1547-1721
Rusia Imperio 1721-1917
Ekde la revolucio
Rusia respubliko 1917
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922
Sovetunio 1917-1991
Rusia federacio de 1991
vdr
Sonorila turo Ivano la Granda en la kremlo de Moskvo

La grandprinclando ekzistis en la tempo de la jaroj 1276 ĝis 1547. Posteula ŝtato iĝis la rusia cara imperio proklamita de caro Ivano la 4-a de Rusio.

Historio redakti

La moskva princlando ekestis dum la 13-a jarcento kiel eta ŝtatoresto de la antaŭa Grandprinclando Vladimir-Susdal post ties detruo fare de la armeo de mongoloj. Ankaŭ la urbo Moskvo fondita en la jaro 1147 poste detruiĝis kadre de la mongola invado en Rusion, sed male al multaj aliaj slavaj urboj rapide restariĝis. Komence de la 14-a jarcento la teritorio de la princlando per la akiro de la terenoj de Kolomna, Pereslavl-Zalesskij kaj Moĵajsk signife pligrandiĝis, kaj helpe de la mongoloj la princlando iĝis pli forta ol la rivalaj princlandoj Tver kaj Rjazan. La moskva reganto Ivan Kalita havis bonajn rilatojn al la Ora Hordo kaj havis la funkcion de peranto kaj impostokolektisto inter multaj rusaj princlandoj kaj la mongoloj. Li havis la avantaĝon ne devi dispartigi inter siaj filoj kaj ŝparis al la regno la detruajn raboekspediciojn de la mongoloj, sub kiuj aliaj rusaj princlandoj ofte suferis. Pro tio la komercistoj kaj metiistoj povis trankvile labori en la urbo, kaj Moskvo pli kaj pli prosperis. Dum 1321 la grandprinco konvinkis la estron de la Rusa Ortodoksa Eklezio translokigi sian sidejon de Vladimir al Moskvo, kaj sekve la urbo iĝis ankaŭ la religia centro de Rusio.

Dum la 1360-aj jaroj la moskva armeo sukcesis venki tiun de la rivala princlando Niĵnij Novgorod. La posteulo de Ivano, Simeono la Fiera, jam nomis sin „Grandprinco de la tuta eksa Kieva Regno“. Dum la dua duono de la 14-a jarcento la rilatoj de Moskvo al la mongoloj malboniĝis, sekve al la strebo de Moskvo laŭeble integrigi ĉiujn teritoriojn kun ruslingva loĝantaro en sian regnon. Sekve Moskvo iĝis la centro de la armea rezisto kontraŭ la mongola-tatara regado. La armeo de Moskvo rebatis mongolajn atakojn al la urboj Rjazan kaj Niĵnij Novgorod, kaj dum la jaro 1380 unuiĝinta rusa armeo gvide de la moskva grandprinco Demetrio Donskoj povis signife venki la tatarojn (mongolojn). Tiu batala venko ne jam finis la tataran regadon, sed havis grandan simbolan signifon kaj plufortigis la renomon de la Moskva regno en Rusio.

 
Sigelo de Ivano la Terura, 1539

En 1392 la princlando ricevis la terenojn Niĵnij Novgorod kaj Kostroma, kaj kreskis la moskva influo al la Respubliko Novgorod. Signife la princlando tamen plifortiĝis dum 15-a jarcento. Post kiam dum 1453 la otomanaj turkoj konkeris Konstantinopolon kaj la Bizanca Imperio ĉesis ekzisti, la reganto Ivano la 3-a de Rusio, nomita Ivano la Granda, deklaris la solan restintan hejmon de la ortodoksa kristanismo kaj nomis ĝin "la tria Romo". Por fortigi la pretendon esti la heredanto de la Bizanca Imperio, li dum 1472 edziĝis kun Sofia Palaiologa, la nevino de la lasta bizanca imperiestro Konstantino la 11-a. Krome bizancaj simboloj kiel la duobla aglo transpreniĝis por la moskva princlando.

La regado de Ivano la Granda daŭris dum 41 jaroj kaj estis la plej longa regotempo en Rusio ĝis la nuntempo. Li kvarobligis la teritorion de la Grandprinclando, interalie per la konkero de la Respubliko Novgorod kaj la aligo de la teritorio de Pskov. La regintoj de la konkeritaj teritorioj plej ofte restis nobeloj vasalaj al la moskva grandprinco kaj do tenis limigitan potencon. La burĝa regantaro de la Respubliko Novgorod tamen senpotenciĝis pere de perforta translokigo. Dum la regado de Ivano la 3-a la antaŭa ligna rega fortikaĵo de Moskvo anstatauiĝis per la nuna moskva kremlo. Per armeaj venkoj li tenis sub kontrolo la orientan rivalan regnon, la volgiajn bulgarojn. En la okcidento, per venko en la batalo de Vedroŝa li sukcesis akapari de la Grandprinclando Litovio trionon de ties teritorio, inkluzive interalie de Smolensk. Kontraŭ Litovio la moskva grandprinclando havis tutan serion da bataloj, por „liberigi la slavajn loĝantojn de la litova grandprinclando“, do la okcidenton de la eksa Kieva Regno, de la litova regado. La plej grava evento dum la regado de Ivano tamen estis la jaro 1480, kiam la regno definitive finis la dominadon de la Ora Hordo. Interne li ŝanĝis la heredon de la regno post morto de grandprinco, tial ke ne plu pluraj fratoj dividu inter si la regnon, sed nur la plej aĝa estu sola reganto. Per tio signife stabiliĝis la moskva teritorio. Siajn fratojn, kiuj perdis sian regan postenon, li materie kompensis.

Sub la nepo de Ivano, Ivano la Terura, la princlando konkeris la ĥanajn regnojn Kazano kaj Astraĥano. Per tio la princlando ekhavis bordon ĉe la Kaspia Maro kaj iĝis multnacia ŝtato. Ivano la Terura dum la jaro 1547 proklamis sin caro de Rusio, koresponde al la romia rega titolo cezaro. Oficiale la Grandprinclando Moskvo ekde tiu momento ekhavis la nomon "Carlando de Rusio" (ruse Царство Русское). En okcidenteŭropaj kronikoj oni tamen konservis la antaŭan regnonomon respektive la nomon "Moskvio" (germane Moskowien, angle Muscovy), ĝis la regado de Petro la 1-a de Rusio, nomata Petro la Granda – tiam oni ĝenerale ekuzis la nomon Rusia Imperio.

Vidu ankaŭ redakti