Grandduko, grand-dukogranda duko estas nobela titolo pli alta ol duko kaj malpli alta ol reĝo – komparebla al princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, tamen ĝi neniam ekzistis en ties oficiala titolaro. La titolo grandduko unuafoje ekestis en Italio, kiam papo Pio la 5-a en 1569 rangaltigis la duklandon Toskanio al grandduklando, kun Cosimo de' Medici (15191574, ne konfuzenda kun lia pli aĝa samnomulo Cosimo de' Medici) kiel unua grandduko.

Germana grandduka krono

En kelkaj lingvoj (ekzemple angla, franca) oni uzas la saman titolon ankaŭ por grandprinco (ekz-e de MoskvoLitovio); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu de:Großherzog, en:Grand prince).

Sola nun reganta grandduko estas grandduko Henriko de Luksemburgo.

Vidu ankaŭ: Grandduklando.