Grandduklando de Toskanio

(Alidirektita el Grandduko de Toskanio)

La Grandduklando de Toskanio - itale Granducato di Toscana - estis historia ŝtato en centra Italio, kiu ekzistis kun interrompo de la napoleonaj militoj inter la jaroj 1569 kaj 1859. Ĝi estis la daŭrigo de la antaŭa Duklando de Florenco. La ĉefurbo estis Florenco. Ĝis la Vestfalia Paco de 1648, la Grandduklando de Toskanio formale estis parto de la germanlingva Sankta Romia Imperio. La Unuiĝintaj Provincoj de Centra Italio, satelita ŝtato de la Regno de Sardio-Piemonto, aneksis Toskanion en 1859. La teritorio estis formale aldonita al Sardio en 1860, post referendumo, en kiu 95 procentaĵoj de la voĉdonantoj aprobis. Dek jarojn pli poste, en 1870, la tuta Regno de Sardio-Piemonto inkluzive de Toskanio iĝis parto de la itala reĝlando.

Grandduklando de Toskanio
Plena origina nomo:
Granducato di Toscana
 Duklando de Florenco 15691859 Itala reĝlando 

grandduklando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • feŭdoklienta ŝtato • historia lando
Geografio
la Grandduklando en 1860
la Grandduklando en 1860
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 096 641
Ŝtat-strukturo
toskana liro • Tuscan florin Toskana liro (ĝis 1826)
Toskana fiorino (1826–1859)
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando de Florenco Duklando de Florenco
Postsekvaj ŝtatoj:
Itala reĝlando Itala reĝlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Regantoj redakti

Vidu: Kategorio:Granddukoj de Toskanio. Interalie: