Grandliga Futbalo
Grandliga Futbalo (angle Major League Soccer aŭ MLS) estas la usona kaj kanada ligo de futbalo ĉe supro de la Usona Futbal-Piramido, sankciita de Usona Futbala Federacio (USSF), membro de Fédération Internationale de Football Association (FIFA). La ligo fondiĝis en 1996.
Grandliga Futbalo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Fondodato | 17-a de decembro 1993 | |
Sidejo | Novjorko | |
Lando | Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
HistorioRedakti
MLS formiĝis la 17-an de decembro, 1993, de U.S. Soccer, por plenumi promeson al FIFA establi "unuaklasan" profesian futballigon, interŝanĝe kun la okazigo de la Mond-pokalo de futbalo en Usono en 1994. La ligo komencis ludadon en 1996. Intereso estis surprize forta en la unua sezono. Intereso malpliiĝis post tio, sed fine stabiliĝis.
La originalaj 10 teamoj dividiĝis en 2 'konferencoj': Orienta (Columbus Crew, D.C. United, New England Revolution, NY/NJ MetroStars, kaj Tampa Bay Mutiny), kaj Okcidenta (Colorado Rapids, Dallas Burn, Kansas City Wiz, Los Angeles Galaxy, kaj San Jose Clash).
Ekspansiiĝo kaj MalekspansiiĝoRedakti
La ligo aldonis 2 teamojn en 1998: Chicago Fire kaj Miami Fusion. Miami Fusion kaj Tampa Bay Mutiny estis likviditaj post 2001 sezono. Por 2005 sezono, aldoniĝis 2 teamoj Real Salt Lake, en Sallag-Urbo, Utaho kaj C.D. Chivas USA, kiu uzas la saman stadionon de Los Angeles Galaxy.
MLS planas ekspansiigi per aldono de du novaj teamoj en 2007. La ligo aprobis urbon Toronto, kie oni konstruas porfutbalan stadionon. Aliaj eblecoj ĉi tiam estas Hjustono, Seatlo, Cincinato, Klevlando, Sankta-Luiso, Tulso, kaj Milvokio. Ceteraj menciitaj urboj estas Roĉestro en Novjorkio, kaj Filadelfio
Post la 2005 sezono, MLS ordonis al San Jose Earthquakes translokiĝi por 2006. Plej verŝajna ebleco, se ĝi translokiĝas, estas Hjustono.
StadionojRedakti
Je la komenco de la ligo, la plimulto de teamoj ludis en grandegaj stadionoj konstruitaj por usona futbalo, kaj profesia kaj universitata. La luprezo por tiuj lokoj estas tre alta por la ligo, kaj mankas al la ligo multaj povojn kaj enspezoj. Tial do, granda celo de la ligo estas la konstruado de propraj porfutbalaj stadionoj.
Miami Fusion ludis en gimnazia stadiono kiu rekonstruiĝis kiel porfutbala stadiono. Tamen, la teamo likvidiĝis en 2001. En 1999, Lamar Hunt persone financis la konstruon de Columbus Crew Stadium, la unua grava stadiono konstruita en Usono specife por futbalo. Los Angeles Galaxy komencis ludi en Home Depot Center (HDC) en Carson (Kalifornio) post ludi kelkajn jarojn en Rose Bowl.
Aŭguston 2005, FC Dallas translokiĝis al Pizza Hut Park, nova porfutbala stadiono ekster Dalaso. Tiu ĉi stadiono havas artefaritan herbejon nomatan FieldTurf, kiu estas multe pli bonaspekta ol malnovaj formoj de artefaritaj kamposurfacoj.
New England Revolution kaj Kansas City Wizards estas posedataj de usonfutbalaj teamoj kaj uzas la tieajn usonfutbalajn stadonojn. MetroStars, Colorado Rapids, Real Salt Lake kaj Chicago Fire baldaŭ ekludados en propraj porfutbalaj stadionoj. Ceteraj luas stadionojn. Por ekspansiiĝo en Toronton, la nova teamo havos privatan porfutbalan stadionon. En estonteco, establotaj teamoj nepre devos havi propran stadionon aŭ la planon kaj monon tion fari.
La translokiĝo en porfutbalajn stadionojn estas esenca evoluaĵo por la stabiliĝo de futbalo en Usono. Ĉiuj teamoj uzantaj proprajn porfutbalajn stadionoj spertis kreskantajn ĉeestantarojn, kaj MLS alproksimiĝas sian superan celon: enspezi profiton. Nur unu teamo ĉi tiam profitas (Los Angeles Galaxy), kaj aliaj eventuale faros same.
Ŝanĝoj al RegularoRedakti
MLS eksperimentis kun kelkaj ŝanĝoj al la tradiciaj internaciaj reguloj, por konformigi la sporton al usonaj gustoj. La horloĝo, kiuj en internacia ludado kalkulas pasintan tempon, en Usono kalkulus restantan tempon. Plue, ĝi paŭzus laŭ decido de arbitraciisto, kiam matĉo paŭzis. Kiam la horloĝo trafis 0:00, la matĉo finiĝis. Alia granda ŝanĝo estis la inaŭguro de sistemo de pafoj simila al penaloj por rompi egalvenkon.
Bedaŭrinde por MLS, la ŝanĝoj, speciale la egalvenkrompa penalo, malsukcesis allogi pli grandan spektantaron en Usono, plue, pli ĝi distancigis multajn tradiciajn subtenantojn de la sporto. La egalvenkrompajn penalojn forigis en 1999 la ligo. MLS eksperimentis kun kroma ludperiodo en 2000-2003, en kiu, se unu teamo havis golon "la ora golo," tiu teamo venku; se neniu havis golon, la rezulto estus egalvenko. Post 2004, la ligo forigis la kroman periodon, kaj adpotis la tradician modelon en kiu, post 90 minutoj, povas esti egalvenko.
OrganizadoRedakti
Kontraste al la granda plimulto de establitaj profesiaj sportligoj en Usono kaj alilande, MLS estas "unuopa estaĵo" en kiu la ligo (kaj ne la individuaj teamoj) kontraktas kun ludistoj. Tio ĉi ebligas la limigon de kostoj, la egalan dividon de enspezoj, ebligi konkursan egalecon kaj maksimumigi videblon. Ĉiu teamo havas propranto/investanto kaj estas permesate posedi pli ol unu teamo.
Eŭropanoj ofte rigardas la MLSon kiel pensiulejon, kie kadukiĝantaj steluloj povas kolekti grandan pagon por malgrandan penon. Tio ĉi veris en la malnova NASL, kie ekzemple maljuna Pelé ludis en la malfruaj jaroj de lia kariero. En la komenco de MLS, tio ĉi okazis, kvankam pli kaj pli tio ĉi ne okazas.
Lothar Matthäus faris malmultan ludante por MetroStars, meksika stelulo Luis Hernández malsukcesis en Losanĝeleso, korea eminentulo Hong Myung-Bo eĉ malsukcesis meriti matĉkomencan pozicion en Los Angeles Galaxy, kaj abundas alilandanaj veteranaj malsukcesintoj malpli notindaj. La ligo anstataŭe koncentriĝas sin je akiri junajn talentulojn de la nordamerika kaj karibmara CONCACAF regiono, inkluzive de sukcesuloj Amado Guevara, Carlos Ruiz, kaj Damani Ralph.
MLS servis kiel lanĉejo por talentaj junaj usonaj ludantoj klopodantaj aliĝi pli riĉajn eŭropajn klubojn, kun notindaj eksportoj Tim Howard, Carlos Bocanegra, Clint Mathis, Bobby Convey kaj DaMarcus Beasley. Iuj usonanoj preferas ludi en Usono anstataŭ ripozi sur benko dum matĉoj en Eŭropo. Landon Donovan petis ke lia klubo en Bundesliga, Bayer Leverkusen pruntu lin al MLS. Post malgranda reiro al Germanio, estis aĉetita de MLS.
Malkiel multaj aliaj landoj, ne ekzistas sistemo de promociiĝo kaj malpromociiĝo en usona futbalo. Fakte, tia sistema estas tute fremda en ĉia sporto en Usono. Pro granda malegaleco de spektantaroj inter klasoj, tia vertikala integriĝo estas nepraktika. Estas tre malverŝajna ke tia sistemo aperos en Usono dum la baldaŭa estonteco, pro manko de popularaj malgrandligaj teamoj, kaj forta kontraŭstaro de posedantoj de teamoj en la altaj ligoj en Usono, inkluzive de MLS.
TeamojRedakti
Okcidenta Konferenco | ||
---|---|---|
Teamo | Stadiono | Kapacito |
Colorado Rapids | Dick's Sporting Goods Park | 17.424 |
FC Dallas | Toyota Stadium | 20.500 |
Houston Dynamo | BBVA Compass Stadium | 22.039 |
LA Galaxy | StubHub Center | 27.000 |
Portland Timbers | Providence Park | 21.144 |
Real Salt Lake | Rio Tinto Stadium | 20.213 |
San Jose Earthquakes | Avaya Stadium | 18.000 |
Seattle Sounders FC | CenturyLink Field | 40.000 |
Sporting Kansas City | Children's Mercy Park | 18.467 |
Vancouver Whitecaps FC | BC Place | 22.120 |
Orienta Konferenco | ||
---|---|---|
Teamo | Stadiono | Kapacito |
Chicago Fire | Toyota Park | 20.000 |
Columbus Crew SC | Mapfre Stadium | 20.145 |
D.C. United | RFK Stadium | 20.000 |
Montreal Impact | Saputo Stadium | 20.801 |
New England Revolution | Gillette Stadium | 20.000 |
New York City FC | Yankee Stadium | 30.000 |
New York Red Bulls | Red Bull Arena | 25.000 |
Orlando City SC | Camping World Stadium | 19.000 |
Philadelphia Union | Talen Energy Stadium | 18.500 |
Toronto FC | BMO Field | 30.991 |
Estantoj teamojRedakti
Eniros la ligon en 2017:
Eniros la ligon en 2018:
Eksaj teamojRedakti
Ne plu ekzistas:
- CD Chivas USA (2004-2014)
- Miami Fusion (1997-2001)
- Tampa Bay Mutiny (1996-2001)
Ĉampionecaj matĉoj pri MLS-pokaloRedakti
- 1996 D.C. United 3-2 p.d. Los Angeles Galaxy (raporto en angla lingvo)
- 1997 D.C. United 2-1 Colorado Rapids (raporto en angla lingvo) Arkivigite je 2005-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
- 1998 Chicago Fire 2-0 D.C. United (raporto en angla lingvo) Arkivigite je 2005-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- 1999 D.C. United 2-0 Los Angeles Galaxy (raporto en angla lingvo)
- 2000 Kansas City Wizards 1-0 Chicago Fire (raporto en angla lingvo) Arkivigite je 2005-11-15 per la retarkivo Wayback Machine
- 2001 San Jose Earthquakes 2-1 p.d. Los Angeles Galaxy (raporto en angla lingvo)
- 2002 Los Angeles Galaxy 1-0 p.d. New England Revolution (raporto en angla lingvo) Arkivigite je 2005-11-15 per la retarkivo Wayback Machine
- 2003 San Jose Earthquakes 4-2 Chicago Fire (raporto en angla lingvo) Arkivigite je 2004-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- 2004 D.C. United 3-2 Kansas City Wizards (raporto en angla lingvo) Arkivigite je 2005-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
- 2005 Los Angeles Galaxy 1-0 p.d. New England Revolution
- 2006 Houston Dynamo 1-1 (4-3 p.p.) New England Revolution
- 2007 Houston Dynamo 2-1 New England Revolution
- 2008 Columbus Crew 3-1 Red Bull New York
- 2009 Real Salt Lake 1-1 (5-4 p.p.) Los Angeles Galaxy
- 2010 Colorado Rapids 2-1 p.d. F.C. Dallas
- 2011 Los Angeles Galaxy 1-0 Houston Dynamo
- 2012 Los Angeles Galaxy 3-1 Houston Dynamo
- 2013 Sporting Kansas City 1-1 (7-6 p.p) Real Salt Lake
- 2014 Los Angeles Galaxy 2-1 p.d. New England Revolution
- 2015 Portland Timbers 2-1 Columbus Crew
p.d. = post daŭrigo; p.p. = post penalado
Notindaj ludantojRedakti
Notindaj eksludantojRedakti
Ligestroj de MLSRedakti
- Douglas Logan (1996-99)
- Don Garber (1999-present)
Mezaj ĉeestantarojRedakti
(regula sezono/ĉampioneca turniro)
- 1996: 17.406/17.673
- 1997: 14.619/16.015
- 1998: 14.312/17.885
- 1999: 14.282/16.339
- 2000: 13.756/10.274
- 2001: 14.961/11.805
- 2002: 15.821/13.872
- 2003: 14.899/13.776
- 2004: 15.559/13.954
- 2005: 15.108/
Eksteraj ligilojRedakti
- Major League Soccer, oficiala TTTejo Arkivigite je 1997-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- U.S. Soccer, oficiala TTTejo