Grandmoravia imperio
Grandmoravia imperio (ĉeĥe Velkomoravská říše, slovake Veľkomoravská ríša, hungare Nagymorva Birodalom) (oni uzas ankaŭ nomon Granda Moravio, ŝtato de Mojmír-anoj, latine Moravia Magna) estis la unua okcidentslava ŝtato, siatempe la plej potenca kaj la plej forta en meza Eŭropo. Ĝi ekzistis plejparte en ĉeĥa, slovaka kaj hungara teritorioj inter jaroj 833 kaj (proksimume) 907.
Grandmoravia imperio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • suverena ŝtato • princlando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Veligrad
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
patrimonialism
| |||||||||
| |||||||||
Nomo
redaktiNomo Granda Moravio estas el pli posta dato, unuafoje ĝi estis menciita de bizanca imperiestro Konstantino la 7-a en la jaro 950 en lia verko De administrando imperio. Adjektivo Granda, kiel asertas plimulto da fontoj, rilatas al la propra influhava kerno kaj samtempe ĉirkaŭaj teritorioj akiritaj pro teritoria ekspansiemo en la 9-a jarcento. Grandmoravia imperio estas nomo de moderna historia scienco. Kelkaj slovakaj historiistoj al fino de la 20-a jarcento klopodis pri nova nomo de la historia ŝtatformacio kiel Slovakio anstataŭ Moravio. Laŭ aliaj fontoj pli preciza estas traduko de devena greka termino Malproksima Moravio (pro diferencigo de alia teritorio de nomo Moravio situanta en Balkana Duoninsulo).
Historio
redaktiVerŝajne en hodiaŭa ĉeĥa teritorio jam en la 7-a jarcento ekzistis ŝtatformacio, la tn. Regno de Sámo, sed temis pli pri triba ligo, ties interna strukturo ankoraŭ ne povis estis konsiderata kiel ŝtato. Pri la tempo de pereo de Regno de Sámo ĝis formiĝo de la moravia ŝtato ĉiuj historiaj fontoj silentas, estas do neklara, kio estis rolanta en la ĉeĥa teritorio.
Post tio, kiam al fino de la 8-a jarcento avara ŝtato disfalis, politika situacio ebligis al slavoj en la ĉeĥa teritorio krei novan ŝtatformacion. Komence de la 9-a jarcento aperas du princlandoj, kiuj komune gvidas politikan batalon – moravia princlando, verŝajne kun centro en sudmoravia urbo Mikulčice, sidejo de princo Mojmír la 1-a kaj nitra princlando kun centro en Nitra en sudokcidento de hodiaŭa Slovakio, kie havis sidejon princo Pribina.
Princo Mojmír sukcesis en la jaro 833 Pribinon elpeli el Nitra, li aligis lian princlandon al la sia kaj tiu ĉi paŝo estas konsiderata kiel estiĝo de Grandmoravia imperio. Mojmír fariĝis la unua grandmoravia reganto.
Rostislav, plua grandmoravia princo, decidiĝis defendi sin al politikaj premoj de najbara Orientfranka regno, kiu senĉese endanĝerigis Grandan Moravion, per akiro de kultura kontakto kun Bizanca regno. Li sendis ĝis Konstantinopolo al bizanca imperiestro Mikaelo siajn mesaĝistojn, kiuj postulis de la imperiestro, por ke li sendu bizancan episkopon kun celo komenci sisteman kristanigon de la lando. En la jaro 863 la imperiestro sendis ĝis Granda Moravio Cirilon kaj Metodon, du kristanajn misiistojn. Ili komencis uzi en Granda Moravio liturgian lingvon komprenebla al slavoj – malnovslava lingvo, kreinte por la lingvo ankaŭ skribsistemon – glagolicon. Ili dediĉis sin al tradukado de Biblio kaj al pluaj ekleziaj tekstoj, Mojmír poste laboris en destino de moravia (ĉef)episkopejo kaj eklezia memstariĝo de Orientfranka regno. La misio havis sukceson en Granda Moravio, Konstantino kaj Metodo edukis siajn lernintojn, kiuj donis fundamentojn al malnovslava literaturo. Mojmír pli malfrue sukcesis en Romo antaŭ papo defendi la mision kaj purigi ĝin pro kulpigo de orientfrankaj episkopoj.
En la jaro 870 venis sur princan tronon Svatopluk. Post mallonga armea konflikto kontraŭ Orientfranka regno li agnoskis ties ŝirmon kaj li devligis sin pagi tributon. Post la morto de Metodo (885) li estis konvinkigita de orientfrankaj episkopoj, por ke li ellandigu la lernintojn de fratoj Konstantino kaj Metodo komencante subteni latinan (te. okcidentan) liturgion anstataŭ la malnovslava.
Politika repaciĝo kaj interkonsento kun najbara potenca regno ebligis al Svatopluk firmigi siajn armeajn fortojn kaj komenci teritorian ekspansion de Grandmoravia regno. En la tempo de sia plej granda prospero Regno okupis proksimume sekvantajn teritoriojn:
- hodiaŭa Moravio, Slovakio (kun influhava kerno ĉe meza kaj suba fluo de rivero Morava)
- hodiaŭa Bohemio (kun dependa princlando de Přemysl-anoj)
- norda parto de hodiaŭa Aŭstrio (te. norde de Danubo)
- tiama Panonio (pli granda parto, sude ĝis Balatono)
- Ruĝa Rusio (situanta en orienta limo, hodiaŭ konsisto de Ukrainio)
- regionoj ĉe supra fluoj de riveroj Vislo kaj Odro (norda limo)
- Luzacio (nordokcidenta limo)
Rimarko: Vera influo de Granda Moravio povis estis ankoraŭ pli granda.
En la jaro 894 princo Svatopluk mortis. Dum regado de lia sekvanto, Mojmír II, estis verŝajne en Granda Moravio ankoraŭ renovigita la malnovslava episkopejo, tamen de la regno komenciĝis forŝiri kelkaj triboj (en Bohemio en la jaro 895 kaj plu triboj en Luzacio). Direkte de sudoriento invadis en Grandan Moravion atakantoj de ugrofinna deveno el orientaj stepoj – hungaroj. Tiuj evidente post principa soldatara militiro en la jaro 907 tute malprosperigis Grandmoravian regnon.
Sidejoj
redaktiSidej-strukturo de Grandmoravia regno ensumigis fortikigitajn slavajn vilaĝojn – burgejojn. Inter la plej signifaj skribe dokumentitaj kaj arkeologie esploritaj apartenas:
- en hodiaŭa Moravio: Mikulčice (verŝajne la centro de potenco), Staré Město (notata kiel Velehrad) ĉe Uherské Hradiště, Pohansko ĉe Břeclav, Staré Zámky ĉe Líšeň, Olomouc
- en hodiaŭa Slovakio: Devín, Nitra, Bratislavo
- en hodiaŭa Hungario: Esztergom, Feldebrő
- en hodiaŭa Ukrainio: Uĵgorod (aparteneco al la regno ofte dubigata)
En Esperanto aperis
redakti- Vondroušek, Josef [esperantigis]: Granda Moravio. 1963.
- Blahuš, Marek & Chvátalová, Dagmar: La Granda Moravio en Kontakto. Rotterdam : Universala Esperanto-Asocio, 2005. Numero 207 (2005:3). Paĝo 12. ISSN 0023-3692.
- Blahuš, Marek & Chvátalová, Dagmar: La Granda Moravio en Chrdle, Petr & Chrdlová, Stanislava: Esperantem za tři měsíce. Dobřichovice : KAVA-PECH, 2006. 3-a eldono. ISBN 80-85853-84-1. Rete legebla.
Rilataj temoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Slava muzeo en Mikulčice esperantlingve Arkivigite je 2006-06-22 per la retarkivo Wayback Machine