Trient-Glaĉero

(Alidirektita el Grands-Glaĉero)

Trient-Glaĉero (france Galcier du Trient, germane Trientgletscher) estas valglaĉero sur la teritorio de la komunumo Trient en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4,9 km, larĝecon de 0,6 gixs 2 km kaj kovras areon de 6,4 km².

Trient-Glaĉero
Trient-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 568100 / 93615 (mapo)45.9933333333337.0269444444444Koordinatoj: 46° 0′ N, 7° 2′ O; CH1903: 568100 / 93615 (mapo)
Trient-Glaĉero (Svislando)
Trient-Glaĉero (Svislando)
DEC
Trient-Glaĉero
Trient-Glaĉero
Map
Trient-Glaĉero
Estiĝloko Blanka-Monto-Masivo
Longeco 4,9 km
Larĝeco 0,6-2 km
Areo 6,4 km²
Elfluanto(j) TrientRodano
Jara retiriĝo/kresko 18,0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

La firnkampo kie estiĝas Trient-Glaĉero situas en natura areno kun larĝeco de 2 km en alteco de inter 3000 ĝis 3200 m s.m. (kaj nomiĝas ankaŭ Ebenaĵo de Trient, france Plateau du Trient), ĝin ĉirkaŭas en oriento Pointe d'Orny (3271 m s.m.), en sudo Aiguilles Dorées (kun altecoj de ĝis 3519 m s.m.) kaj en okcidento Aiguille du Tour (3540 m s.m.), kiu formas la landlimon inter Svislando kaj Francio. El tiu areno elfluas la glaĉerlango, kiu havas larĝecon de proksimume 600 m, en glacifalo malsupren de kruta deklivo kun dekliveco de parte pli ol 50 %. La glaĉerfrunto nuntempe situas je alteco de proksimume 1800 m s.m.. Ĉi-tie el la glaĉero fontas la rivero Trient, kiu alfluas al Rodano.

Ligitaj Glaĉeroj redakti

En oriento Trient-Glaĉero estas tra la firnkovrita pasejo Col d'Orny ligita kun Orny-Glaĉero (frannce Glacier d'Orny), kiu havas longecon de 2,5 km. En sudokcidento ekzistas ligo kun la Tour-Glaĉero (france Glacier du Tour), kiu situas en Francio, kaj je la norda deklivo de Aiguille du Tour, etendiĝas la firnkampo de Grands-Galĉero (france Glacier des Grands), kiu kovras areon de 2 km², kiu ankaŭ estas ligita kun Trient-Glaĉero.

Altmontara Turismo redakti

Je la suda deklivo de Pointe d'Orny situas super la Ebenaĵo de Trient je alteco de 3170 m s.m. la Trient-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirpunkto por montgrimpadoj kaj glaĉerturoj en la norda parto de la Blanka-Monto-Masivo.

Eksteraj ligiloj redakti