Grandval BE

Disambig.svg - La mallongigo BE en Grandval BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Grandval..

Grandval (malnova germanlingva nomo Granfelden) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 334 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Grandval
Blazono de Grandval
Grandval vilaĝeniro venante de oriento
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 599074 / 237092 (mapo)47.2847222222227.4263888888889Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 26′ O; CH1903: 599074 / 237092 (mapo)
Nombro de loĝantoj 334
Areo 8,21 km²
Alteco 588 m super marnivelo
Poŝtkodo 2745
Komunumkodo 0694
Mapo de Grandval
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Grandval situas en la tiel nomita Granda Valo proksimume 8 kilometorjn oriente de Moutier ĉe la bordo de la rivereto La Raus, kiu en Moutier alfluas al Birs. Norde la komunumon limas la ĵursa montĉeno de Mont Raimeux, sur kies alttavolo sur alteco de 1302 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo Grandval apartenas ankaŭ la vilaĝeto Raimeux de Grandval sur alteco de 1288 m s.m. sur la kresto de Monto Raimeux.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Grandval limas en nordo al Rebeuvelier (JU), en oriento al Crémines, en sudo al Gänsbrunnen (SO), en sudokcidento al Eschert, en okcidento al Belprahon, kaj en nordokcidento al Roches.

TrafikoRedakti

Tra la komunumo Grandval pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de la entrepreno Regionalverkehr Mittelland de Soloturno al Moutier.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Grandval datiĝas el la jaro 900 kiel Grandemvallem. Grandval verŝajne estas la fondoloko de la fama abatejo Moutier-Grandval. Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio Belprahon apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la princepiskopejo Bazelo. De 1798 ĝis 1813 Belprahon apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 Belprahon per la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Moutier, kiu je la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso. [1]

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: François Wisard: Grandval en Historia Leksikono de Svislando (2006-01-04)

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Grandval

    BildojRedakti