Graniko (helene Γρανικός, latine Granicus) estis en la helena mitologio dio de la samnoma rivero en Misio.

Graniko
fluanta akvejo
Informoj
Eble sama Graniko
vdr

Lia filino estis akva nimfo Aleksirhoo, pri kiu oni rakontas, ke ŝi per siaj ĉarmoj kaj knabina beleco tiel ravigis la trojan reĝon Priamon, ke ŝi fariĝis lia amantino. Pli malfrue ŝi naskis al li Esakon, unu el kvindek filoj de la reĝo.

Kiel jam en mitoj okazas, aliaj fontoj prezentas Esakan patrinon Arisban, la unuan edzinon de la reĝo Priamo.

La rivero Graniko estas enskribita en historio per batalo en la jaro 334 a.Kr., kiam intermilitis ĉe liaj bordoj armeo de Aleksandro la Granda kontraŭ militistaro de Persio. Aleksandro fame venkis kaj tial malfermis por si vojon al konkeroj de pliaj teritorioj.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gráníkos en la ĉeĥa Vikipedio.