Insulo Granita

(Alidirektita el Granita insulo)

Insulo Granita (angle Granite Island) estas malgranda insulo proksime de la loko Victor Harbor en Suda Aŭstralio, ne malproksime de la ĉefurbo de Suda Aŭstralio, Adelajdo. La parte imprese grandaj rokegoj de la insulo estas, iel indikas la nomo, plejparte el la mineralo granito.

Insulo Granita
Rokegoj de la insulo dum sunsubiro
Rokegoj de la insulo dum sunsubiro
insulo
Akvejo Encounter Bay (Hinda oceano)
Geografia situo 35° 33′ 51″ S, 138° 37′ 51″ O (mapo)-35.564086138.630744Koordinatoj: 35° 33′ 51″ S, 138° 37′ 51″ O (mapo) f1
Insulo Granita (Aŭstralio)
Insulo Granita (Aŭstralio)
DEC
Insulo Granita
Insulo Granita

Map

Longo 886 mf2
Larĝo 497 mf3
Areo 0,25 km² f4
Loĝantaro (neloĝata)
Rigardo sur la 630 metrojn longan lignan ponton de Insulo Granita
Rigardo sur la 630 metrojn longan lignan ponton de Insulo Granita
vdr

La insulo estas neloĝata, tamen ekzistas konstruaĵoj sur ĝi. Temas pri populara turisma vidindaĵo, aparte por tiuj kiuj venas por vidi bluajn pingvenetojn kiuj kovas kaj vivas sur la insulo.

tramo tirita per ĉevalo sur la diga vojo liganta la Insulon Granitan kaj la loko Victor Harbor

La insulo estas atingebla pere de diga vojo de la kontinenta parto de Aŭstralio, aŭ perpiede aŭ veturante sur tramo tirita per ĉevalo.

Pingvenoj redakti

En Aŭstralio, la plej fortaj kolonioj de Blua pingveneto estas kutime sur senkataj kaj senvulpaj insuloj. Tamen, la populacio de Insulo Granita (kiu estas senkata, senhunda kaj senvulpa insulo) estis ege senpopulaciigita, el ĉirkaŭ 2000 pingvenoj en 2001 al nur 146 en 2009. Insulo Granita havas kolonion de proks. 100 pingvenoj kie ili povas esti vidataj ĉiutage en sia natura habitato, kun gvidhelpo krepuske.[1] Estas ankaŭ pingvencentro kie pingvenoj povas esti vidataj dum nutrado.[2]

Notoj redakti

  1. Granite Island Recreation & Nature Park : Penguin Tours South Australia. Graniteisland.com.au. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2012-06-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2013-11-26.
  2. Granite Island Penguin Centre : Looking after the Little Penguins of South Australia. Graniteisland.com.au. Arkivita el la originalo je 2012-03-20. Alirita 2012-06-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-20. Alirita 2013-11-26.

Eksteraj ligiloj redakti