La grasa histo estas konektiva histo, speciale por deponado de graso, kiu devenas rekte el la mezenĥimo aŭ el retikulara konektiva histo. Ili ne havas - ĝenerale - interĉelan materialon. Ĝi ofte aperas en la lozfibra konektiva histo. La grasa histo situas sur surfaco de organoj kaj inter tiuj, ĉefe sur granda mentumo kaj subhaŭte.

Dum evoluo de la blanka grasa histo aperas multaj etaj grasgutoj en la mezenĥimaj aŭ retikularaj ĉeloj, kiuj kunfandiĝas al unu granda, globfroma grasguto, kiu premas la citoplasmon kaj ĉelkernon al la ĉelmembrano. La grasĉeloj estas globformaj aŭ en granda amaso multangulaj (plurlateraj), kiujn kovras retikularaj fibroj. La grasajn histojn karakterizas ankaŭ la riĉeco je kapilaroj.

La grasa histo estas ĉefe deponejo por graso, sed ankaŭ ludas gravan rolon kiel akvodeponejo en la korpa akvomastrumado kaj termoprotektado (kiel subhaŭta graso). La grasa histo gravas ankaŭ kiel t.n. konstrua graso, kiu servas kiel meĥanika protektaĵo (plando kaj palmo, fiksado de reno-situo). La konstrua graso estas forkonsumita nur okaze de granda malsatego.

La koloron de la bruna grasa histo kaŭzas la gras-solvebla farbaĵo, la lipoĥromo, plie la pli abundaj, pli sangoplenaj kapilaroj. Ties ĉeloj enhavas multajn gras-globetojn en plena stato, kiuj for-uzeblaj okaze de ekz. malvarmo. La bruna grasa histo estas speciala grasa histo, kies unua tasko estas la varmo-produktado. Ĝi aperas en ronĝuloj, aliaj mamuloj kun vintra dormo, en korpo de novnaskitaj mamuloj kaj homaj beboj, sed en kelkaj lokoj ĉe homa plenkreskulo (ekz. akselo, koloparto, krispo).

Vidu ankaŭ redakti