Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo

La Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo ampleksas multon de la altaĵa kaj tre dispecetigita grejso-altebenaĵo kiu karakterizas centran Arnhemlandon en Supra Pinto de Norda Teritorio en Aŭstralio.

Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo
altebenaĵo • IBRA bioregion [+]

LandoAŭstralio

Koordinatoj13° 11′ 28″ S, 133° 10′ 52″ O (mapo)-13.1911133.181Koordinatoj: 13° 11′ 28″ S, 133° 10′ 52″ O (mapo)
Areo23 060,23 km² (2 306 023 ha) [+]

Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo (Aŭstralio)
Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo (Aŭstralio)
DEC
Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo
Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo
Map
Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo
vdr
Mapo de Aŭstralio kun Arnhem-Altebenaĵo ruĝe.
Arhem-Altebenaĵo, Nacia Parko Nitmiluko.

Priskribo redakti

La limoj de la Grava birda areo kun areo de 22 000 kvadrataj kilometroj estas ĉefe difinitaj per la etendo de la vegetaĵaro apta por Amytornis woodwardi (maluredoj). La plej grava biotopo por tiuj birdoj estas nuda rokaĵo kaj Triodia-gresoj (poacoj). Alia vegetaĵaro inkludas musonan savanan duonarbaron kaj pluvarbareretojn, speciale tiujn superregatajn de la endemia arbo Allosyncarpia ternata. Ĉirkaŭ kvarono de la GBA-o situas ene de Nacia parko Kakaduo; suda flanka parto troviĝas en Nacia parko Nitmiluko, kun multo de la resto en la Indiĝena Protektejo Vardekeno (angle : Wardekken) [1].

Birdoj redakti

La altebenaĵo estas identigita kiel GBA-on far Birda Vivo Internacie ĉar ĝi subtenas la tutan populacion de Amytornis woodwardi, kaj plimulton de la populacioj de Meliphaga albilineata (melifagedoj), avelbrusta rokarkolombo (Petrophassa rufipennis) kaj la lokajn subspeciojn de nigradorsa fruktokolombo (Ptilinopus cinctus) kaj Philemon buceroides (melifagedoj). Ĝi ankaŭ subtenas populaciojn de aŭstralia trielo (Burhinus grallarius), Psitteuteles versicolor kaj Platycercus venustus ([papagedoj]]), Pitta iris (pitedoj), la melifagedojn Lichenostomus unicolor, L. flavescens, Ramsayornis fasciatus, Certhionyx pectoralis, Philemon argenticeps, la estrildedojn Poephila personata kaj P. acuticauda, kaj Colluricincla woodwardii (Colluriciclidae) [2].

Referencoj redakti

  1. angle BirdLife International. (2011). Important Bird Areas factsheet: Arnhem Plateau. Downloaded from http://www.birdlife.org on 2011-12-08.
  2. angle Important Bird Area : Arnhem Plateau, Birds Australia.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

13° 11′ 28″ S 133° 10′ 50″ O / 13.19111 °S, 133.18056 °O / -13.19111; 133.18056 (mapo)