Graziadio Isaia Ascoli

itala lingvisto

Graziadio Isaia ASCOLI (naskiĝinta la 16-an de julio 1829 en Gorico, mortinta la 21-an de januaro 1907 en Milano) estis aŭstria-itala lingvisto kaj orientalisto. Li pioniris en la komparo de la hindeŭropa kaj de la ŝemida lingvaroj.

Graziadio Isaia Ascoli
Persona informo
Graziadio Isaia Ascoli
Naskiĝo 16-an de julio 1829 (1829-07-16)
en Gorico
Morto 21-an de januaro 1907 (1907-01-21) (77-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj italagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Familio
Gefratoj Bersabea Pesaro Maurogonato vd
Infanoj Moisè Ascoli vd
Profesio
Okupo lingvistoprofesoropolitikisto vd
Laborkampo lingvistiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de komercisto li komence memdidakte lernigis al si orientalajn lingvojn kaj bazojn de hindeŭropa lingvaro kaj ĝia komparo. Dediĉinte sin al gramatiko, li poste turnis sin al dialektologio. En 1861 li estis nomumita profesoro ĉe la milana akademio Accademia scientifico-letteraria. En 1873 li publikigis la unuan volumon de la revuo "Archivio glotologico italiano", kiun li fondis kaj direktis ĝis 1901. Tie plej gravis temoj dialektologiaj. Krom la antaŭparolo, en kiu Ascoli diskutis pri lingva demando, la signifo de ĉi tiu volumo kuŝas antaŭ ĉio en la sekcio Saggi ladini: tie romanĉa lingvo en siaj tri branĉoj disde Grizono tra Sudtirolo ĝis Friulujo. En ĝi unuafoje priskribitis science la romanĉaj dialektoj de la alpaj regionoj de Svislando. En la tria volumo Ascoli ekzamenis grandan parton de la dialektoj de la franca lingvo en Svisujo per Schizzi francoprovenzali.

Honoroj redakti

  • 1874: apogpremio de Bopp-fondaĵo (1874)
  • 1863: kavaliriĝo je Cavaliere dell'Ordine dei SS. Maurizio e Lazzaro
  • 1872: kavaliriĝo je Cavaliere dell'Ordine civile di Savoia
  • Commendatore dell'Ordine della Corona d'Italia
  • Grande ufficiale dell'Ordine della Corona d'Italia-
  • 1905: Pour le Mérite (1905)[1]

Fonto redakti

Federico Spiess: "Ascoli, Graziadio Isaia", ĉe: Dizionario storico della Svizzera (tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Jürgen Storost: 300 Jahre romanische Sprachen und Literaturen an der Berliner Akademie der Wissenschaften, Frankfurt a. M.: Lang, 2000, parto 1, p. 256–263
  • Biografio ĉe OeBL
  • Pri Ascoli ĉe BLKÖ

Notoj redakti