Granda Sabla Dezerto

(Alidirektita el Great Sandy Desert)

La Granda Sabla Dezerto (angle Great Sandy Desert estas dezerto kiu troviĝas laŭlonge de 360 000 km² en la nordokcidento de Aŭstralio. Ĝi estas Biogeografia Bioregiono.[1][2]

Granda Sabla Dezerto
ekoregiono
dezertobioregiono [+]

Supermara alteco289 m [+]
Areo284 993 km² (28 499 300 ha) [+]

Granda Sabla Dezerto (Tero)
Granda Sabla Dezerto (Tero)
Granda Sabla Dezerto. Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Great Sandy Desert [+]
vdr

Ĝi estas la dua plej granda dezerto de Aŭstralio post la Granda Viktoria Dezerto kaj enhavas areon de 284,993 kvadrataj kilometroj.[3][4]

Ĝi formas parton de vasta kaj ebena regiono konata kiel Okcidenta Dezerto, en la ŝtato Okcidenta Aŭstralio, inter la rokaj montaroj de Pilbara kaj Kimberley. Ĝi limas sudoriente kun la dezerto Gibson kaj la lago Mackay, oriente kun la Tanami-Dezerto kaj sudokcidente kun la lago Dora kaj la Nacia Parko Rivero Rudall. La tuta regiono estas apenaŭ loĝata kaj ne estas setlejo sufiĉe granda. Temas nur pri indiĝenaj aŭstralianoj, tro ofte elpelitaj per la agado de la minkompanioj.

La Granda Sabla Dezerto enhavas grandajn erg-ojn, normale formitajn de dunoj en longituda dispono. Nordoriente estas la kratero Wolfe Creek formita pro la frapego de meteorito.

Animaloj en la regiono estas sovaĝiĝintaj kameloj, dingoj, grandaj kaj malgrandaj lacertoj kaj birdoj, inter kiuj tri specioj de papagoj.

20° S 125° O / 20 °S, 125 °O / -20; 125 (mapo)

Notoj redakti

  1. Environment Australia . “Revision of the Interim Biogeographic Regionalisation for Australia (IBRA) and Development of Version 5.1 - Summary Report”. Alirita 2007-01-31..  Arkivigite je 2006-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-09-05. Alirita 2019-05-26.
  2. IBRA Version 6.1 [1] 2006-09-08
  3. Outback Australia - Australian Deserts (2010). Alirita 2010-08-30.
  4. Department of the Environment WA - Refugia for Biodiversity (2009). Alirita 2010-08-30.