Grecia Salentina

Salenta Grekio

Grecìa SalentinaSalenta Grekio estas greklingva areo en Salento situanta en suda Apulio, en la Provinco Lecce, kaj konsistanta el naŭ komunumoj en kiuj estas parolata novgreka dialekto konata kiel griko.

Grecia Salentina
Historia regiono, lingvoinsulo
regiono [+]

LandoItalio
- koordinatoj40° 21′ 0″ N, 18° 10′ 0″ O (mapo)40.3518.16666667Koordinatoj: 40° 21′ 0″ N, 18° 10′ 0″ O (mapo)


Grecia Salentina (Apulio)
Grecia Salentina (Apulio)
DEC
Grecia Salentina
Grecia Salentina

Grecia Salentina (Italio)
Grecia Salentina (Italio)
DEC
Grecia Salentina
Grecia Salentina

Map
Grecia Salentina

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ekde 1990 la esprimo "Grecìa Salentina" estas grupiĝo de naŭ komunumoj, ankaŭ sponsoritaj de Eŭropa Unio. En 2007 aldoniĝis tri aliaj negreklingvaj komunumoj, kaj nun tiu areo enhavas ĉirkaŭ 60 000 loĝantoj.

Dek du centroj nuntempe apartenas al la Unio de Municipoj de Grecìa Salentina:

Tiu unuiĝo kunhavas ne nur la kulturon kaj (parte) la lingvon, sed ankaŭ serion da distriktaj servoj. Kvankam nur Melpignano kaj Soleto ne havas grikoparolantojn, ankaŭ aliaj urbetoj preskaŭ tute perdis sian lingvon. La lingvo estas ankoraŭ parolata kaj komprenata (precipe de pli maljunaj civitanoj) ĉefe en la municipoj de Sternatia, Martignano, Calimera, Corigliano d'Otranto, Zollino kaj Martano.

MUZEO: en CALIMERA Via Costantini 52, Casa Museo della civiltà contadina e della cultura grika (Doma Muzeo de kamparana civilizo kaj Grika kulturo).

Fontoj redakti

  • Turisma retejo de la Salenta Grekio:
Rete Turistica della Grecìa Salentina, Associazione tra imprese turistiche e Operatori culturali, di servizi turistici, itinerari e visite guidate (Grecìa Salentina Turisma Reto, Asocio de turismaj entreprenoj kaj kulturaj funkciigistoj, turismaj servoj, itineroj kaj gviditaj vizitoj) (itale). Arkivita el la originalo je 2023-05-09. Alirita 2024-04-14.