Gregor Schenk de Osterwitz

arkiepiskopo salcburga

Gregor Schenk von OSTERWITZ (mortinta la 9-an de majo 1403) estis inter 1396 kaj 1403 arkiepiskopo de Salcburgo kaj administranto de la integrita Regna prelatejo Berchtesgaden.

blazono de Gregor Schenk von Osterwitz en salcburga kroniko, post 1587

En al 10.4.1396 li elektiĝis, nur kvin tagojn post la morto de la malpostanto Pilgrim von Puchheim. Gregor originas el karintia dinastio, Schenken de Osterwitz. de 1367 li estis estinta kapitulano, de 1387 katedrala preposto de la katedralo de Salcburgo.

Episkopa agado

redakti

Kvankam antaŭ elektiĝo promesis al la salcburgiaj landaj konsilioj plenumi diversajn postulojn, li tion ne realigis preferante ordoneman kaj severan regadon laŭ modelo de Pilgrim. Dum al regado de Gregor ankaŭ premis la granda okcidenta skismo kaj longaj kvereloj pri al germana reĝokrono. La salcburga ĉefepiskopo prudente favoris la abdikon de reĝo Venceslao kaj la surtronigon de Rupreĥto: aparte post kiam ĉi-lasta garantiis ĉiujn privilegiojn de la klostra konvento de Berchtesgaden. Ankaŭ Bonifaco la 9-a konfirmis la teritorian enkorpigon.

Gregor ege sukcesis rilate al la ekonomio. Li daŭrigis la donon de privilegio al urboj kaj foiraj komunumoj. De la diocezo Passau] li akiris la areoj de Mattsee kaj Straßwalchen. Sub li, Salcburgio ĝuis sian plej grandan etendiĝon. Pro tro fia aŭtoritatemo li kolerigis multajn nobelojn. Tombo lia troviĝas antaŭ la baptujo de la katedralo de Salcburgo.

Literaturo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti