Gregorio de Turo (aŭ Georgius Florentius Gregorius (Georges Florent Grégoire) naskiĝis ĉirkaŭ 539[1] en Urbs Arverna[2] (nun Clermont-Ferrand), mortis la 17-an de novembro 594 en Tours) estis episkopo de Turo, historiisto pri la eklezio, pri la frankoj kaj pri Aŭvernjo.

Sankta
Sankta Gregorio de Turo
Episkopo
Gregorio de Turo fare de Jean Marcellin. Pierre, antaŭ 1853. Unua statuo de la pavilono Turgot en la pavilono Richelieu, korto Napoléon, palaco de Luvro en Parizo.
Gregorio de Turo fare de Jean Marcellin. Pierre, antaŭ 1853. Unua statuo de la pavilono Turgot en la pavilono Richelieu, korto Napoléon, palaco de Luvro en Parizo.
Persona informo
Grégoire de Tours
Naskonomo Georgius Florentius Gregorius
Naskiĝo 539
en Clermont-Ferrand
Morto 17-a de Novembro 594
en Turo
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Parencoj Gregory of Langres • Gall of Clermont vd
Profesio
Okupo hagiografo • verkistohistoriisto • katolika sacerdoto vd
Verkado
Verkoj Historia Francorum vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika eklezio kaj Ortodoksa eklezio
Ĉefsanktejo Clermont, Turo
Festotago 17-a de novembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li devenis per sia patro Florent (Florentius), de arverna aristokrata familio: liaj patro kaj prapatro Georgius (aŭ Georgins) estis estintaj senatanoj, kaj lia laŭpatra onklo Gallus aŭ sankta Galo la Unua, episkopo de Clermont. Per sia patrino, li estis parenco de la episkopoj de Liono Sacerdos kaj sankta Niziero unuflanke, kaj al la episkopoj de Langres Gregorio kaj Tetricus aliflanke. Fakte li ŝuldas al Gregorio de Langres sian trian nomon, tiun per kiu li estas konata.

Lia patro mortis juna. Edukita de sia patrino apud Cavaillon, poste de sia onklo Gal (mortis 551) kaj de la arkidiakono Avit en Clermont, Gregorio finis sian edukiĝon ĉe sia onklo Nizier, en Liono, kie li estis sendita en 563. Dum sia infanaĝo, li suferis pro diversaj malbonoj: pilgrimado al la tombo de sankta Marteno en Tours (en 562563) estus, laŭ legendo, kuracinta unu el liaj malbonoj.

Iom poste, li estis ordinita diakono kaj loĝis en la baziliko Saint-Julien, en Brioude. Li tie restis ĝis sia elekto kiel episkopo de Tours, en 573, verŝajne instigita de la reĝino Brunehilde kaj de la reĝo de Aŭstrazio, Sigeberto la Unua[3].

Sukcedante sian laŭpatrinan kuzon Euphrone en tiu posteno, Gregorio tiam ekregis unu el la plej gravaj episkopejoj de Gaŭlio. Dum sia episkopado, li estis ĝenata de la kvereloj de la frankaj suverenoj, kiujn li ne hezitis skurĝi. Li aparte kontraŭstaris al la reĝo Ĉilperiko la Unua, poste al la reĝino Fredegonda kiun li kulpigis pri la murdo de la episkopo, pretekstato de Rouen.

Li mortis en Tours, eble la 17-an de novembro 594[4]. Laŭ Bruno Dumézil, la argumentoj favoraj al tiu dato ne estas sufiĉe firmaj por certigi ekzaktan daton kaj la morto eble okazis unu jaron antaŭe aŭ poste[5]. Li estas adorata en tiu urbo kaj en Clermont.

Inter la antikvaj aŭtoroj cititaj de Gregorio troviĝas Vergilio, Salustio kaj Plinio la Juna; iuj verkoj pri kiuj li skribis estas nun perditaj. Lia teologio restis simpla; li argumentis kontraŭ la judoj. Li ankaŭ refutis arianismon.

La verko france Vie de Saint Grégoire estis skribita en la 10-a jc de la abato Odo de Cluny.

Verkoj redakti

La Dek libroj pri historioHistorio de la frankoj redakti

 
Gregorio de Turo, france Histoire des Francs, libroj 1 ĝis 6, paĝo de frontispico. Luxeuil aux Corbie, fine de la 7-a jc. Nacia biblioteko de Francio en Parizo, Manuskriptoj, Latina 17655 fol. 2.

La origina titolo de la verko estis latine Decem libros historiarum (Dek libroj pri historio). Temas pri universala historio de la mondo kaj de la eklezio, skribita laŭ eskatologia perspektivo, de la genezo al la regnoj de la frankaj reĝoj, en 572, al kiu aldoniĝis aro de priskriboj de la vivoj de gaŭlaj sanktuloj, redaktitaj de 574 ĝis la morto de Gregorio[6] kaj arigitaj sub la nomo Libro(j) de la mirakloj.

La libro donis vastan spacon al la merovida Gaŭlio, kiun Gregorio pli bone konis ol la reston de la mondo: kvin el la dek libroj kaj la Libro de la mirakloj estas pri la epoko de la aŭtoro. Tiu lasta vidigas pli malhelan bildon, emfazante la katastrofajn konsekvencojn de la konduto de iuj reĝoj, kontraste al ties kristanaj prauloj, komencante per Klodvigo. Per Historio de la frankoj de Gregorio de Turo venis la rakonto pri la vazo de Soissons.

Tial, la verko estis poste renomita Historio de la frankoj (latine Historia Francorum) aŭ ĝesto de la frankoj (latine Gesta Francorum) aŭ pli simple Kronikoj (latine Chronicae). Ĉiukaze ĝi starigis Gregorion de Tours kiel patron de la « nacia historio » de la frankoj, ĉefan historiiston de la merovidoj kaj gravan fonton je nia dispono pri iliaj regnoj.

Poste, Historio de la frankoj inspiris aliajn kronikistojn, aparte Bede la Honorindan en ties Eklezia historio de la angla popolo (latine Historia ecclesiastica gentis Anglorum). Eble pro tiu libro de Bede, unu el la plej popularaj en Eŭropo en la Mezepoko, tiu de Gregorio returne estis renomita Eklezia historio de la frankoj (latine Historia ecclesiastica Francorum).

Historio de la frankoj estis daŭrigata en la sekvantaj jarcentoj de nekonataj aŭtoroj, al kiuj estis donitaj la nomoj Fredegario kaj pseŭdo-fredegario.

Eldonoj de Historio de la frankoj redakti

La ĉefa verko de Gregorio de Turo postvivis per pluraj manuskriptoj de la Mezepoko, en versioj pli malpli modifitaj kompare al la originalo. La unua presado okazis en Parizo en 1561.

Malnovaj eldonoj
  • Grégoire de Tours, france Histoire ecclésiastique des Francs, précédée de sa vie écrite au Xe siècle par Odon, abbé de Cluny, traduko de Henri-Léonard Bordier, F. Didot, Parizo, 1859, havebla en formato PDF el la retpaĝejo BNF : Tomo 1 et Tomo 2
Lastatempaj eldonoj
  • Grégoire de Tours, Histoire des Francs, eldono kaj traduko de R. Latouche, Les Belles lettres, coll. « Classiques de l'Histoire de France au Moyen Âge », Parizo, 1963 (tomo 1 : Libroj 1-a ĝis 5-a) kaj 1965 (tomo 2 : Libroj 6-a ĝis 10-a)

Aliaj verkoj redakti

 
Vita sancti Martini de Gregorio de Turo. Paris, Nacia Biblioteko de Francio (BnF).

Jen la listo de la aliaj verkoj atribuitaj al Gregorio de Turo, laŭ la listo proponita de François Guizot[7] (1787-1874), aŭtoro de traduko de Historio de la frankoj kaj de Notico pri Gregorio de Turo :

  • traktaĵo Al la gloro de la martiroj, kolekto de legendoj en 107 ĉapitroj, dediĉitaj al la priskribo de la mirakloj de la martiroj.
  • Sep libroj pri mirakloj (latine Septem libri miraculorum), kolekto de rakontoj pri mirakloj, kiujn la aŭtoro mem spektis aŭ kies faktoj estis raportitaj al li. Ĝi konsistas el la Mirakloj de la apostolo sankta Andreo, el libro pri la Mirakloj de Sankta Juliano de Brioude, martiro en Brioude en Aŭvernjo, en 50 ĉapitroj kaj el 4 libroj de la Mirakloj de Sankta Marteno de Tours[8].
  • traktaĵo Al la gloro de la konfesprenantoj (latine In Gloria confessorum), en 112 ĉapitroj.
  • noticoj pri la Vivoj de la patroj (latine Vita Patrum), enhavanta la historion de 23 sanktuloj aŭ sanktulinoj de la eklezio de Gaŭlio, en 20 ĉapitroj.
  • traktaĵo pri la Iro de la steloj (latine De cursu stellarum), kiu havas neniun sciencan karakterizon sed pli ĝuste liturgiajn pretendojn en kiu Gregorio provis instrui kiel decidi pri la horo de la preĝoj kaj litanioj laŭ la astroj.

La sekvantaj verkoj estas perditaj :

  • Komentoj pri la psalmaro (latine In psalterii tractatu librum unum) el kiu nur kelkaj eroj estas konservataj[9].
  • traktaĵo pri la Servoj de la eklezio.
  • prefaco al la traktaĵo Diservoj de Sidoine Apollinaire.
  • latina traduko de la Pasiono de la Sep Dormantoj de Efezo.

Opinioj pri la verkaro de Gregorio de Turo redakti

Lia verko estigis malŝatajn opiniojn. Tiu epoko estis konsiderata kiel periodo de civilizacia malprogreso.

Por sin konvinki pri la seriozeco kaj la precizeco de la stilo de Gregorio de Turo, sufiĉas legi la ĉapitron 1-an de la 7-a libro de Historio de la frankoj, en kiu Gregorio priskribis la morton kaj la reviviĝon de la monaĥo Salvi, kiu poste fariĝis episkopo de Albi kaj poste estis kanonizita post sia morto. La priskribo de la miraklo fare de Gregorio de Turo respondas tre ekzakte al la klinika priskribo de eksperimento pri tujokazonta morto esplorata de nuntempaj kuracistoj, tio bone montras ke la teksto ne estas mirrakonto de kredema aŭtoro, rapida por krii pri miraklo, sed ke temas pri fakta atestaĵo, kiu validigas la valoron de lia verko.

Literaturo redakti

Fontoj redakti

  • Abbé Odoat, france La vie de Grégoire de Tours, havebla el la retpaĝejo : Remacle.org

Libroj kaj artikoloj redakti

Pri la merovida epoko
  • Luce Piétri, france La ville de Tours du IVe au VIe, coll. École française de Rome, 1983
  • Bruno Dumézil, france La Reine Brunehaut, Fayard, Paris, 2008
Pri Gregorio de Turo
  • Artikolo "St. Gregory of Tours", en Catholic encyclopedia, el la retpaĝejo Newadvent.org
  • Charles Lelong, france Grégoire de Tours. Sa vie et son œuvre, CLD, Chambray (37), 1995. [ISBN 2-85443-285-1]
Pri la verkaro de Gregorio de Turo
  • P. Fouracre, angle « Merovingian History and Merovingien Hagiography », Past and Present, 127, 1990
  • W. Goffart, angle The Narrators of Barbarian History : Jordanes, Gregory of Tours, Bede and Paul Deacon, Princeton, 1988, pages 112-134.
  • Nira Pancer, france Sans peur et sans vergogne. De l'honneur et des femmes aux premiers temps mérovingiens, Editions Albin Michel, « Bibliothèque Histoire », Paris, 2001, 320 p. [ISBN 2-226-12133-1], pages 50–53.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Bruno Dumézil, La reine Brunehaut, Paris, Editions Fayard, 2008, p. 10.
  2. Conrad Malte-Brun, Precis de la geographie universelle, Bruxelles: Lacrosse et Cie, libraires-editeurs, 1839, p. 521.
  3. Bruno Dumézil, france La reine Brunehaut, Paris, Editions Fayard, 2008, paĝoj 158 kaj 171.
  4. Adriaan H. B. Breukelaar Historiography and Episcopal Authority in Sixth-Century Gaul, Göttingen, 1994, paĝoj 64-66
  5. Bruno Dumézil, La reine Brunehaut, Paris, Editions Fayard, 2008, paĝo291.
  6. Gabriel Monod, france Etudes critiques sur les sources de l'histoire mérovingienne, 1-a parto, p. 44.
  7. Precipe konata kiel politikisto, Guizot estis komence historiisto.
  8. Robert Latouche en Gregorio de Turo, Historio de la frankoj, eldoninto Les Belles lettres, p. 7.
  9. Robert Latouche en Gregorio de Turo, Historio de la frankoj, eldoninto Les Belles lettres, p. 8.