Gregory J. Leonard

Gregory J. LEONARD estas usona astronomo.

Li komencis labori en 1992 por la United States Geological Survey pri planeda geologio. De 1994 al 2008 li laboris por diversaj entreprenoj de mina esploro. De 2008, li estas scienca esploristo en la Universitato de Arizono.

La Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 11 asteroidoj[1], ĉiuj en junio 1992.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti