Grek-kalabra lingvo

La grek-kalabra lingvo ankaŭ konata kiel grika lingvo estas greka lingvo rimarkinde malsama al la moderna greka kiu apartenas al la grek-itala lingvogrupo el la modernaj grekaj lingvoj. Ekzistas du ĉefaj subvariantoj de la grika:

  • La grek-kalabra dialekto (ankaŭ nomata grekbovezia, ĉar ĝi estas parolata en la geografia areo Bovezio) estas la versio de la grek-itala uzata en Kalabrio, en la provinco Reĝjo-Kalabrio, por distingi ĝin de la alia grekitala dialekto parolata en la tiel nomata Salenta Grekio.
  • La greksalenta dialekto estis parolata en la Salenta Grejkio situanta en Salento (provinco de Lecce en Apulio), konsistanta el kelkaj municipoj kie tradicie la grika estis parolata.
Grek-kalabria
dialekto
Italiot Greek
Parolata en Italio
Denaskaj parolantoj 20 000 (1981)
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
grek-armena
Helena
Atika
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
  Glottolog aspr1238
Angla nomo Calabrian Greek
vdr
Mapo kiu montras per steloj la regionojn kiel la lingvo estas parolata

La du grekitalaj lingvoj kutime estas nomataj sub sama nomo "Κατωιταλιώτιικα o kato-italiótika, kies signifo estas ‘malalt-itala lingvo’, tamen, la grekkalabria estas nomata de siaj parolantoj kiel grika.

Lingvo en danĝero redakti

En la Ruĝa libro de la Unesko pri lingvoj endanĝerigitaj,[1] menciiĝas la grek-kalabria kune kun la grekanika, kaj cetere Euromosaic[2] ĝin analizas kaj agnoskas ĝin kiel minoritata lingvo en danĝero en la Eŭropa Unio.

Ankaŭ ĝi estas menciita de Ethnologue[3] kiel dialekto de la moderna greka. La konkludoj de Ethnologue estas iom dubigaj, ĉar ĉi tiu lingvo evoluis paralele kaj malkune el la mezepoka greka lingvo (aŭ eĉ el la malnovgreka lingvo) kaj pro tiu ĉi kialo ĝi povas esti konsiderata kiel frata lingvo de la moderna greka aŭ kiel dialekto de ĝi.

Tiu ĉi versio de la greka lingvo neniam spertis signifan kreskon dum sia historio, kaj ĝi estis ĉiam nur uzata dum ĉiutagaj aferoj, sen grava uzado en literaturo, administrado aŭ ekleziaj aferoj. Konsiderante ĉiujn ĉi elementojn, la ekspasio de la grekkalabria kiel dialekto kaj ne kiel lingvo temas pri ĝia manko de prestiĝo kaj ne lingvistikaj kialoj.

Nuna situacio redakti

Nuntempe la grekkalabria lingvo estas parolata en naŭ urboj de la eta teritorio de la suda ekstremo de Kalabrio nomata Bovezio, kiuj estas Bova Superiore (ĉefa loĝloko kiu nomigas la teritorion), Roghudi, Gallicianò, samkiel Chorìo di Roghudi, Bova Marina, kaj en la urbo Regio de Calabria en la kvartaloj San Giorgio Extra kaj Rione Modena.

Ekzistas ankaŭ informoj kiuj diras ke centoj da parolantoj ankaŭ troviĝas en la kvartaloj Arangea kaj Sbarre, en Regio de Calabria, kaj malpli granda kvanto en Melito di Porto Salvo, precipe danke al la elmigrado el Roghudi kaj Chorìo post la inundoj okazintaj en 1971.

Ĉirkaŭ 2.000 personoj parolas ofte kaj komprenas la lingvon kaj aliaj 3.000 personoj ĝin komprenas kaj parolas, kaj estas ilia gepatra lingvo, sed ne estas la ĉiutaga lingvo, kaj nur 50 el ili estas malpli ol 35jaraĝa, malgraŭ la penoj de kulturaj asocioj kaj administraj agentejoj.

En Bova nuntempe multaj studas la modernan grekan anstataŭ ol grika.

Komparo kun la reĝja dialekto, la itala kaj la greka lingvoj redakti

Jen ero el la popola rakonto "L'asino e il lupo" (La azeno kaj la lupo):

(Itala lingvo)
L'asino e il lupo

Un mattino un asino pascolava beato in un prato d'erba tenera su un piano tra due montagne. Nelle vicinanze scorreva un ruscello, producendo un allegro mormorio con la sua acqua fresca e limpida

(Reĝja dialekto)
Lu sceccu e lu lupu

Nu jornu, i matina, nu sceccu pasciva cuntentu erba frisca 'nta nu chianu ammenzu a li muntagni. Ddha 'nta li vicinanzi ncera un gadduni chi scindendu, mandava na musica duci cu la so poca acqua frisca e pulita.

(Kalabria greka lingvo)
To gadaro ce lo lico

Mia mera, asce purrì, ena gadàro evoscevvje charapimèno, chorto chlorò sce ena mmali mesa sta vunà. Ecì condà iche era rrìaci pu trèchonda èsteddhe mia mùsica glicìa me to lìgo nerò frisco ce catharò.


(Greka lingvo)
Ο γάιδαρος και ο λύκος

Ένα πρωί, ένα γαϊδουράκι βοσκούσε χλωρό χόρτο, ευτυχισμένο σ' ένα λιβάδι ανάμεσα στα βουνά. Εκεί κοντά είχε μία ρεματιά που παρήγε ένα γλυκό μουρμούρισμα με τα δροσερά, πεντακάθαρα νερά της.

(Latinigita greka)
O gáidaros kai o lýkos

Éna proí, éna gaïduráki voskúse jloró jórto, eftyjisméno s' éna livádi anámesa sta vuná. Ekí kondá íje mía rematiá pu paríge éna glikó murmúrisma me ta droserá, pendakáthara nerá tis.


Referencoj redakti