Grek-katolika preĝejo Ĉieliro (Abaújszántó)

La grek-katolika preĝejo Ĉieliro estas eklezia monumento historia en urbo Abaújszántó (Hungario).

Grek-katolika preĝejo Ĉieliro
Grek-katolika preĝejo Ĉieliro en Abaújszántó
Grek-katolika preĝejo Ĉieliro en Abaújszántó
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abaújszántó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Miskolc
paroĥo loke
Dato de konsekro 1792
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17911792
Specifo
Enhaveco 130 sidlokoj, 20 starlokoj
Konstrumaterialo ŝtonoj, brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kirko estis konstruita en la jaroj 1791 kaj 1792. La altnivela ikonostazo estis farita en 1818. La preĝejo estis renovigita lastfoje en 2003.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, sed la meza enireja parto jam ekster la korto ĉe la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. La navo antaŭ la absido havas mallongan krucnavon. La navo estas apogitaj per pilieroj. La absido estas duonronda kaj pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. La ikonostazo estas 8 metrojn alta kaj 9 metrojn larĝa.

Kermeso okazas en la 40-a tago depost Pasko.

Fontoj redakti