Grek-katolika preĝejo Anunciacio (Nyírderzs)

La grek-katolika preĝejo Anunciacio estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nyírderzs.

Grek-katolika preĝejo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírderzs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Hajdúdorog
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Longo 16 m
Larĝo 7 m
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko estis konstruita katolika, gotika kirko en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1519. En la 15-a jarcento la absido estis konstruita. La vilaĝo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj kaj epidemioj. Proksimume en 1710 grekokatolikoj refondis la vilaĝon. Ili trakonstruis la preĝejon laŭ la bizanca rito kaj laŭ baroko en 1796. Samtempe la turo estis konstruita. El la orogina gotiko restis nur la sanktejo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto en korto. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas kaj reliefas. La turopinto estas bulboforma. Post la navo estas la plurlatera absido, kiu estas pli mallarĝa, ol la navo kaj estas apogitaj per 5 pilieroj. Sakristio aliĝas al la absido. Interne malnovaj freskoj kaj stukoj estas videblaj. La mebloj kaj la altaro estis faritaj en la dua duono de la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 25-an de marto.

Fontoj redakti