Grek-katolika preĝejo Alveno de Sankta Spirito (Zemplénagárd)

La grekokatolika preĝejo Alveno de Sankta Spirito estas historia monumento en vilaĝo Zemplénagárd (Hungario).

Preĝejo Alveno de Sankta Spirito
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zemplénagárd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo iam gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Kirko ekzistis jam en tiu loko en la 13-a jarcento. Pli nova kirko dediĉita al Johano Krizostomo estis konstruita en 1451, sed oni profitis kelkajn subajn partojn de la pli frua konstruaĵo. Signifa trakonstruo okazis en 1778. Pli novaj jaroj estas legeblaj en ĉefa ŝtono super la enirejo: 1829, 1981.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto. En mezo de la simetria fasado la kvadrata turo reliefas. La enirejo povas esti tra la turo. La turo, navo kaj oklatera absido havas apogpilierojn. La sanktejo situas (laŭ la kutimoj) en la orienta flanko. Sakristio aliĝas al la navofino.

Kermeso okazas en dimanĉo de Pentekosto.

Fontoj redakti