La Greka antologiolatine Anthologia Graeca (en moderna greka lingvo Ελληνική Ανθολογία) estas kolekto de poemoj verkitaj en la klasika greka lingvo, plejparte epigramoj, enhavante la tutan periodon de greka literaturo de la antikvo ĝis la orientromia imperio.

{{komenco de la greka antologio (f. 5 r.) en la biblioteko de la hajdelberga universitato}}

La hodiaŭaj eldonoj estas kunmetitaj de poemoj el du grekaj manuskriptoj, el kiuj la pli malnova kaj pli ampleksa aperis en la biblioteko Bibliotheca Palatina ("palatinata biblioteko") en Hajdelbergo (hodiaŭ en Baden-Virtembergo, tiam en Palatinato), unu el la plej gravaj germanaj bibliotekoj de la renesanco, komence de la 17-a jarcento kaj tial nomiĝas Anthologia Palatina - ĝi konsistas plejparte el manuskriptoj el Konstantinopolo el la dua duono de la 9-a ĝis la unua duono de la 10-a jarcentoj. Ekzistas ankaŭ pli mallonga kolekto, kiu estis konata delonge kaj unue estis presita en 1494, la Anthologia Planudea, nomita laŭ ĝia kompililo Maksimos Planudes (greke Μάξιμος Πλανούδης, ĉirkaŭ 1300).

Kompilita iam en la 10-a jarcento, la Anthologia Palatina enhavas pli ol 3200 poemojn kaj estas dividita en 15 librojn. Ĉar la pli lastatempa Anthologia Planudea enhavas nur 388 epigramojn, kiuj ne ankaŭ estas parto de la Anthologia Palatina, tiuj 388 poemoj estas kutime aldonitaj kiel la 16-a libro en modernaj eldonoj. Tiu ĉi verko, kompilita el ambaŭ kolektoj, estas la Anthologia Graeca.

Eksteraj ligiloj redakti