Milito > Armilo > Incendiilo


Uzado de la greka fajro, laŭ bizanca manuskripto

Greka fajro, Bizanca fajrolikva fajro estis armilo uzita de Bizanca imperio, onidire inventita de siria kristana rifuĝinto nomita Kaliniko el Heliopolo. Ĝi elspruĉis brulantan fluon, kaj bone efikis sur tero kaj maro, kvankam ĝin uzis ĉefe la mararmeo.

Ŝajne la granda efiko de greka fajro estis, ke ĝi brulis ĉie eĉ sub akvo. Malamikaj ŝipoj ofte timis alproksimiĝi tro al la bizancaj, eĉ pli se sifono estis videbla, ĉar ene de sia atingejo, greka fajro estis tro avantaĝa al bizancanoj.

La sekreto de ĝia fabriko estis zorgege kaŝata. Tial ni ne konas ĝin. Oni konjektas, ke ĝiaj ingrediencoj povas esti sulfuro, kalko kaj nafto. Ŝajne oni varmigis la ingrediencojn en poto kaj elpumpis la miksaĵon tra sifono.

La greka fajro estis kialo de multaj bizancaj batalvenkoj, kaj parte kialo, por ke la imperio daŭradis tiom longe, eĉ pli je la fina etapo, kiam Konstantinopolo ne havis sufiĉe da soldatoj por sin defendi.. Ĝi estis unue uzita en 672 kontraŭ atakanta araba floto. Tamen, ĝi estis malfacile manipulebla kaj pluraj bizancaj ŝipoj ekbrulis akcidente.

Ĝi similis ĝenerale al la modernaj flamospruĉiloj.

vidu ankaŭ redakti