La Greka testudo (Testudo graeca),[1] estas specio de testudo en la familio Testudinidae. Testudo graeca estas unu el kvin specioj de Mediteraneaj testudoj (genroj Testudo kaj Agrionemys). La aliaj kvar specioj estas la Hermana testudo (T. hermanni), la Kleinmana testudo (T. kleinmanni), la marĝena testudo (T. marginata), kaj la Kvarunga testudo (T. horsfieldii). La Greka testudo estas tre long-viva animalo, kiu atingas vivodaŭron de ĝis 125 jaroj, kun kelkaj nekonfirmitaj registroj de ĝis 200 jaroj.[2]

T. g. ibera.
Areale Testudo graeca.svg
Areale Testudo graeca

Geografiaj teritorioj redakti

La geografia teritorio estas Nordafriko, Suda Eŭropo, kaj Sudokcidenta Azio. Ĝi estas hegemonia en la marbordoj de la Nigra Maro ĉe Kaŭkazo (el Anapa, Rusio, ĝis Suĥumo, Abĥazio, sude), same kie en Kartvelio, Armenio, Irano, kaj Azerbajĝano.

Evolucio redakti

La plej antikvaj konataj definitivaj fosilioj estas el frua Plioceno de Grekio,[3] sed specimenoj referencataj kiel Testudo cf. graeca estas konataj el Fina kaj Meza Mioceno en Grekio kaj Turkio.[4][5]

Karakteroj redakti

La Greka testudo (T. g. ibera) estas ofte konfuzita kun la Hermana testudo (T. hermanni ). Tamen, rimarkindaj diferencoj ebligas iliajn distingigojn.

 
T. graeca, masklo.

Subspecioj redakti

 
Testudo graeca, 4 jaroj.

La dividado de Greka testudo en subspecioj estas malfacila kaj konfuza. Tiom grandampleksa teritorio sur tri kontinentoj, tiom variaj terenoj, klimatoj, kaj biotopoj produktis grandan nombron de variaĵoj, kun novaj subspecioj konstante malkovrataj. Nuntempe, almenaŭ 20 subspecioj estas publikigataj:

  • T. g. graeca (Nordafriko kaj Suda Hispanio)
  • T. g. soussensis (Suda Maroko)
  • T. g. marokkensis (Norda Maroko)
  • T. g. nabeulensis - Tunizia testudo (Tunizio)
  • T. g. cyrenaica (Libio)
  • T. g. ibera (Turkio)
  • T. g. armeniaca - Armenia testudo (Armenio)
  • T. g. buxtoni (Kaspia Maro)
  • T. g. terrestris (Israelo/Libano)
  • T. g. zarudnyi (Irano/Azerbajĝano)
  • T. g. whitei (Alĝerio)
  • T. g. floweri (Jordanio)

Tiu nekompleta listo montras la problemojn de la dividado de specioj en subspecioj. La diferencoj en formo estas ĉefe laŭ grando kaj pezo, same kiel laŭ koloraro, kiu gamas el malhelbruna al brilflava, kaj laŭ tipoj de makuloj, game el solidaj koloroj al enhavo de multaj punktoj. Ankaŭ, la kurbeco de la bordoj de la karapacoj gamas el minimumaj al tre markitaj. Pro tiom da komplikoj en la nombro de subspecioj, ĵuse kelkaj testudoj iam klasitaj kiel T. graeca estis atribuitaj al diferencaj specioj, aŭ eĉ al diferencaj genroj.

La genetika riĉeco de T. graeca estas videbla ankaŭ en sia krucreprodukado. Testudoj de diferencaj formogrupoj ofte pariĝas, kio produktas idojn kun tre diferencaj formoj kaj koloroj. Eble la plej certa maniero identigi ilin por la estonteco estos simple la originloko.

La plej malgranda, kaj eble la plej bela, el la subspecioj, estas la Tunizia testudo. Ĝi havas partikulare brilan kaj rimarkindan koloraron. Tamen, tiuj estas ankaŭ la plej sentemaj testudoj de la specio, kaj tiel ili ne povas esti tenitaj subĉiele en moderaj klimatoj, ĉar malvarmaj kaj pluvaj someroj tuj malsanigas la animalojn. Ili estas ankaŭ nekapablaj je longa vintrumado.

Alipinte, animaloj el nordorienta Turkio estas tre fortikaj, kiel la Hermana testudo. La plej grandaj specimenoj venas el Bulgario. Specimenoj de 7 kg estis registritaj. Kompare, la Tunizia testudo havas maksimuman pezon de 0.7 kg. T. graeca estas ankaŭ tre proksima de la rilata marĝena testudo (T. marginata). Ambaŭ specioj povas interreproduktiĝi, produktante idojn kapablajn reproduktiĝi.

Notoj redakti

  1. Tortoise. (1996). “Testudo graeca”, IUCN Red List of Threatened Species 1996, p. e.T21646A9305693. doi:10.2305/IUCN.UK.1996.RLTS.T21646A9305693.en. 
  2. "Testudo graeca", 2016-09-12. (en-US) Arkivigite je 2018-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-13. Alirita 2021-01-06.
  3. Vlachos E (2015). “The Fossil Chelonians of Greece. Systematics - Evolution - Stratigraphy - Palaeoecology”, Scientific Annals of the School of Geology, Aristotle University of Thessaloniki, Greece 173, p. 1–479. 
  4. Vlachos E., Tsoukala E. (2014). “Testudo cf. graeca from the new Late Miocene locality of Platania (Drama basin, N. Greece) and a reappraisal of previously published specimens”, Bulletin of the Geological Society of Greece 48, p. 27–40. 
  5. Staesche K., Karl H.V., Staesche U. (2007). “Fossile Schildkroten aus der Turkei. In U. Staesche (ed.)”, Fossile Schildkroten aus drei Kontinenten 98, p. 91–149. 

Eksteraj ligiloj redakti