Grekaj papirusoj

(Alidirektita el Grekaj Papirusoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Grekaj Papirusoj estas 112-paĝa libro kompilita kaj tradukita de Julius Penndorf (1927). Ĝi estas eldonita en la jaro 1927 ĉe eldonejo Rudolf Mosse el Berlino kiel numeroj 11/12 en la serio Biblioteko Tutmonda.

Grekaj Papirusoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1927
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 112
vdr

Recenzoj redakti

 
 Tre instrua antaŭparolo informas pri trovo, deveno, lego kaj temo de la papirusoj; poste diversaj tradukeroj revivigas kun ĉiuj detaloj la vivkondiĉoj de loĝantoj en Nila valo kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo.
Tiaj popolklerigaj verkoj meritas sukceson kaj intelekta pliriĉigo rekompensas la klopodon de l' leganto. 
— 1927, Georges Stroele, Esperanto,paĝo 162 & 1927(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 626
 
 La papiruso, skribmaterialo antikva simila al nia papero, estis fabrikata de la egiptanoj el la medolo de la triranda trunketo de la papirusa planto. Sur tiu papiruso oni skribis per inko el fulgo, gumo kaj akvo. Multaj tiaj manuskriptoj konservitaj hazarde kiel makulaturo dank’ al la seka klimato de Egipto, estas nun elfosataj kaj prezentas valorajn dokumentojn por la literaturo kaj kulturo antikvaj. La tekstlingvoj de la papiruso estas la egipta, greka, persa, hebrea, latina, aramea kaj araba. Plio pri esplormetodo kaj rezultoj de la papirusologio estas komunikata en populara maniero en la unua parto de la nomita verko. En la dua troviĝas specimenoj el la grekaj papirusoj. Ili estis skribataj en la tempo inter 310 a. K ĝis la sesa jarcento p. K. La aŭtoro elektis inter la „neliteraturaj papirusoj tekstojn „facile kompreneblajn kaj same interesajn eĉ el modernaj vidpunktoj, klarigante la malfacilajojn kaj tusante tre variajn temojn“. Li bonege sukcesis en tiu intenco. El oficialaj dokumentoj, privataj leteroj k. t. p. „la homoj de la antikvaj tempoj kvazaŭ laŭkorpe ekstaras antaŭ niaj spiritaj okuloj kun siaj ĝojoj kaj suferoj, zorgoj kaj agoj.
Krom tio la verko havas ankaŭ specialan lingvan gravecon. Kiel ĉia scienca publikigaĵo ĝi riĉigas niun sciencan vortaron enkondukante necesajn novajn fakesprimojn kaj faciligas tiel la laboron al la poste verkontoj. Ankaŭ tiurilate la aŭtoro montriĝas lertega. La plej gravaj novaj fakesprimoj estas kolektitaj kaj klarigitaj en aldono. Tre laŭdinda ŝajnas ekzemple la distingo inter talanto (antikva monunuo da 6000 drakmoj) kaj talento (spirita kapableco). Kontraŭe la uzo de Egiptujo por la lando kaj de egipto por la enloĝunto ne ŝajnas konsilinda. Tio estas kontraŭ la kutimo de la majstro (Biblio) kaj de Kabe (Furaono), kiuj uzas Egipto por la lando kaj egiptano por la enloĝanto. Anstataŭ grundakvo p. 6 aŭ grunda akvo p. 7 oni devus diri fundakvo aŭ funda akvo. Grundakvo povus eble havi por juristo alian sencon, eble akvo (ekzemple lago aŭ fluvo), je kiu iu rajto (ekzemple la rajto de fiŝkaptado) apartenas al la posedanto de la ĉirkaŭanta grundo 
— L. Sirk. Aŭstria Esperantisto n035 (aug-sep 1927)
 
 La unua ĉapitro enhavas detalojn pri la retrovado, la serĉesplora metodo, la konservado kaj deĉifrado, la enhavo, la fabrikado kaj uzado kaj pri la fakliteraturo de la papirusoj. La dua ĉapitro donas tradukaĵojn de diversspecaj papirusoj retrovitaj. 
— Belga esperantisto n154 (dec 1927)

Eksteraj ligiloj redakti