Greng

komunumo de Svislando

Greng estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 170 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Greng
Blazono de Greng
Blazono de Greng
Blazono de Greng
Turgrejnejo en Greng
Turgrejnejo en Greng
Turgrejnejo en Greng
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 54′ 40″ N 7° 5′ 39″ O / 46.91111 °N, 7.09417 °O / 46.91111; 7.09417 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 40″ N 7° 5′ 39″ O / 46.91111 °N, 7.09417 °O / 46.91111; 7.09417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 170
Areo 0,97 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 3280
Komunumkodo 2261
Mapo de Greng
Mapo de Greng
Mapo de Greng
vdr

Geografio redakti

Greng situas ĉe la suda bordo de la Lago de Morato, 3 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Morato. La komunumo konsistas el la tri setlejoj Obergreng, Untergreng kaj Blessoney. En la centro de Untergreng troviĝas la Kastelo de Greng.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,97 km², de kiuj 10,3% estas kovritaj de arbaro, 76,3% servas por agrikulturo kaj 14,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Greng limas en nordo al la Lago de Morato, en okcidento al Morato, en sudo al Courgevaux kaj en okcidento al Faoug (VD).

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn oriente de la komunumo apud Morato. Tra Greng pasas la fervojlinio de Morato al Payerne, sed ne ekzistas stacidomo sur la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de loka buslinio al Morato.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Greng datiĝas el la jaro 1349 kiel Groyn. Dum mezepoko Greng apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Greng kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Greng fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti