Gretta Duisenberg (naskiĝis en 1942 kiel Gretta Nieuwenhuizen) estas la vidvino de la antaŭa Nederlanda politikisto kaj bankisto Wim Duisenberg kaj Nederlanda por-Palestina aktivulo, demandante atenton por la okupacio de Palestinaj areoj ("Stop de Bezetting", t.e. Haltigu la Okupacion).

Gretta Duisenberg 2009

La profesio de Gretta estas flegistino. Ŝi edziniĝis kun la specialisto pri internaj malsanoj Bedier de Prairie, kun kiu ŝi havis tri infanojn. Post ŝia eksedziniĝo, ŝi fariĝis aktiva en maldekstrula organizo kaj havis rilaton kun (tiutempa) Nederlanda ministro por defendo Hans van Mierlo.

En 1987 Gretta Bedier de Prairie-Nieuwenhuizen edziniĝis Wim Duisenberg, alia grava Nederlanda politikisto. Kiam li estis prezidanto de la Eŭropa Centra Banko, Gretta metis Palestinan flagon sur la balkono de ilia domo en Amsterdam, kiun Wim poste forigis. Ŝia ago instigiĝis pro la supozo ke Israelaj soldatoj masakris centmilojn da palestinanoj dum la Batalo de Jenin 2002, kio poste evidentiĝis malvera. Judaj najbaroj de Gretta, kiuj alparolis ŝin pri la flago, asertas ke ŝi respondis per rasistaj rimarkoj.

En intervjuo ŝi deklaris ke ŝi klopodus kolekti 6 milionojn da subskriboj kontraŭ la Israela okupacio kaj ridis pro sia "ŝerco". Oni supozis ke ŝi aludis al la 6 milionoj da judaj viktimoj dum la Holokaŭsto.

Ŝi ankaŭ renkontis Jaser Arafat-on, kiu nomis ŝin sia "fratino", kaj lasis fari kelkajn fotojn kun li.