Greve (Danio)

(Alidirektita el Greve Strand)
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Greve en Danio. En la regiono Chianti de Italio ekzistas similnoma urbo Greve in Chianti, kies nomo evidente diferenciĝas per la aldono de la regiono. Aldone en norda Germanio ankoraŭ ekzistas iomete malsame literumita urbo Greven.

La komunumo Greve en Danio en sia nuna formo ekestis komence de la jaro 2007 kadre de administra reformo de la lando. La 1-an de januaro 2008 la administra unuo havis 47.773 loĝantojn. La komunuma teritorio situas sur la insulo Sjælland kaj estas parto de la – ankaŭ dum 2007 nove kreita – samnoma administra regiono Sjælland. Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Greve Strand. Krom tiu loĝloko al la komunumo apartenas la iom pli suda loĝloko Karlslunde Strand kaj la pli nordoriente loĝloko Hundige Strand. Ĉiuj tri lokoj estas marbordaj urboj kun longaj sablaj plaĝoj ĉe la golfeto de Køge de la Balta Maro. Ĉiuj tri komunumaj urboj havas haltejojn de la ŝtata fervojo, kaj la dania ĉefurbo Kopenhago per vojaĝo en regiona trajno foras ne pli ol 20 minutojn.

Greve
municipo de Danio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Danio
Regiono Sjælland
Poŝtkodo 2670
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49 518  (2016) [+]
Loĝdenso 820 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 35′ N, 12° 18′ O (mapo)55.58388888888912.295277777778Koordinatoj: 55° 35′ N, 12° 18′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 60,4 km² (6 040 ha) [+]
Greve (Danio)
Greve (Danio)
DEC
Greve
Greve
Situo de Greve

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Greve Kommune [+]
vdr

Iom pli for de la maro situas la kvar vilaĝoj Greve, Karlslunde, Kildebrønde kaj Tune, kiuj same estas parto de la komunuma teritorio. 


Eksteraj ligiloj redakti