Grijalba [griĤALba] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Grijalba estas etimologie komprenebla kiel Blanka Preĝejo, el Ecclesia Alba, kiel ĝi aperas en fruaj dokumentoj.

Grijalba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09128
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 107  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 4° 7′ U (mapo)42.429722222222-4.1188888888889Koordinatoj: 42° 26′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 815 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grijalba (Provinco Burgoso)
Grijalba (Provinco Burgoso)
DEC
Grijalba
Grijalba
Situo de Grijalba
Grijalba (Hispanio)
Grijalba (Hispanio)
DEC
Grijalba
Grijalba
Situo de Grijalba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grijalba [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,753 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 111 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 50 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2013 2018 2021
168 139 119 123 112 100 111

Ĝi distas 46 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe 1 km de la rivero Odra.

Historio redakti

 
Novklasika preĝejo de Sankta Mikaelo.
 
Gotika preĝejo de Sankta Maria (Nia Sinjorino de la Reĝoj).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la jaro 999, Grijalba aperas en donacdokumento de la grafo Sancho Garcés al la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo.​ La registro Becerro de San Miguel de Villamayor de Treviño kolektas dokumentojn en kiuj oni citas Grijalba kiu, laŭ Becerro, apartenis al diversaj senjorlandoj kaj abatlando. Ĝi dependis de la Monaĥejo de Las Huelgas Reales inter 1202 kaj 1222.

Inter 1300 kaj 1500, ĝi estis ligita al Castrojeriz. En 1500, ĝi estis enkadrita en la pastraro de Villasandino kaj jam havis la du preĝejojn, nome de Sankta Maria kaj de Sankta Mikaelo.​

Grijalba formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la gotika preĝejo de Sankta Maria, la novklasika preĝejo de Sankta Mikaelo kaj blazondomoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti