Malfermi la ĉefan menuon

Grillo-Theater

(Alidirektita el Grillo-Teatrejo)
Grillo-Teatrejo en 2012

Grillo-TheaterGrillo-Teatrejo estas la ĉefa prezentejo de la Teatro je Essen. Ĝi troviĝas tie en la urbocentro. Ĝi apartenas al la plej malnovaj teatrejoj en la Ruhr-regiono.

HistorioRedakti

La teatrejo estis konstruita en novbaroka stilo laŭ konceptoj de la berlina arkitekto Heinrich Seeling. Ĝi tenas la nomon de industriisto Friedrich Grillo, kiu ebligis la konstruado de la teatrejo. Je la malfermado la 16-an de septembro 1892 la ensemblo prezentis de Gotthold Ephraim Lessing la dramon Minna von Barnhelm.

La teatrejo loĝigis la tri fakojn opero, baleto kaj dramo, fariĝis tamen en la epoko de industriiĝo proksimume 1900 por la rapide kreskanta urbego tro malgranda. En la 1920-aj jaroj ekestis pliaj teatrejoj, en 1927 la Arta Lernejo Folkwang kaj finfine en 1988 la Aalto-Teatrejo.

Caspar Neher fariĝis en 1927 scenaranĝisto kaj aranĝis tie ĉi ok operojn kaj dek unu dramojn. Der grüne Tisch de Kurt Jooss ricevis en 1932 la unuan premion je la internacia ĥoreografio-konkurso en Parizo.

En la Dua Mondmilito la domo kaj aparte la fasado estis treege difektita. Post la ege ŝanĝita rekonstruado la teatrejo estis remalfermita en 1950 kun la opero Die Meistersinger von Nürnberg de Richard Wagner.

 
Teatroplaco en 1910

Enscenigoj de Erwin Piscator, Jean-Louis Barrault kaj Heinz Dietrich Kenter zorgis por la apartan famon de la teatro, al kiu ankaŭ kontribuis la multjara ĉefa muzikdirektisto Gustav König (en Essen ekde 1943 ĝis 1975) per prezentado de modernaj operoj. Lia posteulo fariĝis ekde 1975 ĝis 1991 Heinz Wallberg.

Ekde 1967 ĝis 1981 ĥoreografo Boris Pilato estis baletestro de la Grillo-Teatro.

Ekde 1985 ĝis 1992 Hansgünther Heyme estis dramestro, kiu luktis en 1988 sukcese kontraŭ planoj, fermi la domon pro konstrufuŝaĵoj.

Post elspezaj alikonstruadoj fare de arĥitekto Werner Ruhnau kaj reduktado de la sidlokoj de 670 al 400 oni kreis varieblan spacteatrejon, kiu nun servas nur al la teatro de Essen. La remalfermo okazis septembron de 1990 per prezentado de Somermeznokta sonĝo de de Ŝekspiro.

LiteraturoRedakti

  • Helga Mohaupt, Rudolf Majer-Finkes: Das Grillo-Theater: Geschichte eines Essener Theaterbaus. 1892–1990; kun dokumentaĵo de Rudolf Majer-Finkes; Bonn: Bouvier, 1990, ISBN 3-416-80661-1
  • Jürgen-Dieter Waidelich: Essen spielt Theater: 1000 und einhundert Jahre; zum 100. Geburtstag des Grillo-Theaters. vol. 1 (1992) kaj vol. 2 (1994), eldonejo ECON, ISBN 3-430-19454-7
  • Renate Plett: Das "neue" Grillo-Theater in Essen. Eine Inszenierung von Raum und Licht. En: Theater im Revier. 1991, n-ro 2, pj. 83–95
  • Doris Schöttler-Boll: Gestaltung des südlichen Foyer-Umganges Grillo-Theater Essen. Essen, 1995
  • Alexander Kobe: Das Grillo-Theater in Essen. En: Denkmalpflege im Rheinland, vol. 4, 2003, pj. 156–163

Eksteraj ligilojRedakti