Gripa pandemio de 2009

La gripo A (H1N1) – en la amaskomunikiloj ankaŭ nomata "porka gripo" – estas malsaniga infektiĝo de homo per gripaj virusoj de la tipo A kaj la subtipo H1N1. Tiu subtipo de gripa viruso estas novspeca, unuafoje observeblis epidemie dum aprilo 2009 en Meksiko kaj Usono. Tial la fenomeno komence ricevis la nomon gripa epidemio de Meksiko 2009meksika gripo. Dum la sekvaj monatoj ĝi pandemie disvastiĝis tra ĉiuj mondopartoj.

Meksika soldato disdonas protektajn maskojn (la 22-a de aprilo 2009)

Virusoj kaj terapio redakti

La ĉe la unuaj infektiĝintoj trovitaj virusoj havas kombinaĵojn el genaj segmentoj el kvar malsamaj jam konataj virusoj – tiu kombinaĵo ĝis nun tutmonde ne registriĝis. La genaj segmentoj fontas el nordamerika viruso de porka gripo, el nordamerika viruso de birda gripo, el homa gripa viruso kaj el eŭrazia viruso de porka gripo ĝis tiam neniam trovita en Usono.[1]

La viruso laŭ unuaj informoj rezistas kontraŭ la kontraŭvirusaj medikamentoj Amantadino kaj Rimantadino, sed laŭ klinikaj observoj bremseblas per la medikamentoj Oseltamiviro kaj Zanamiviro. Tamen dum la vintro 2008/2009 ĉe "kutimaj" H1N1-virusoj en multaj ŝtatoj observeblis subita rezisteco kontraŭ la medikamento Oseltamiviro[2], kaj tia fenomeno ankaŭ povus okazi pri la nova viruso de la "meksika gripo".

 
nigre: konfirmitaj mortoj
ruĝe: konfirmitaj infektiĝoj
oranĝe: ne konfirmitaj infektiĝoj
 
Japanio

Usono redakti

La 21-an de aprilo 2009 la ŝtata "centro pri malsanokontrolo" de Usono raportis pri du kazoj de infektiĝo pere de viruso de porka gripo de la subtipo H1N1 ĉe homoj. La 23-an de aprilo 2009 post intensaj serĉoj konfirmiĝis sep pliaj kazoj. La infektiĝintoj venis el suda Kalifornio kaj el San Antonio en Teksaso. La aĝo de la infektiĝintoj inter 9 kaj 54 jaroj estis netipa por normala aĝa statistiko de gripo. En ĉiuj kazoj ne esplorebis rekta kontakto al porkoj. La 29-an de aprilo 2009 mortis 2-jara infano el Teksaso pro la gripo.

Meksiko redakti

Laŭ informoj de la meksika ministerio pri sano, la 23-an de aprilo 2009 ekzistis 120 konfirmitaj kazoj pri spirorganaj malsanoj per novspeca gripa viruso, el ili 20 kun sekvo de morto. La infektiĝintoj venis el la federacia distrikto Meksik-urbo kaj la federaciaj subŝtatoj Baja California, San Luis Potosí kaj Oaxaca.[3] En gazetaraj artikoloj kelkajn tagojn poste jam menciiĝis 80 mortintoj kaj 1.300 malsaniĝintoj.[4]

 
Pasaĝeroj en la meksika metroo portas maskojn por protekti sin kontraŭ kontaĝo

En la amaskomunikiloj tiu-ĉi gripa epidemio ligiĝis al la homaj infektiĝoj per porka gripo en Usono. La meksika ministro pri sano rekomendis provizore fermi ĉiujn lernejojn kaj apliki certajn protektajn konsilojn.[5] Tutlande disdoniĝis protektaj maskoj.

Pliaj ŝtatoj redakti

Pliaj kazoj de aktualaj homaj infektiĝoj per porka gripo ĝis la 27-a de aprilo 2009 konfirmiĝis en Kanado, Skotlando kaj Hispanio.

Suspektaj kazoj registriĝis en Francio, Hispanio, Israelo, Novzelando, Germanio kaj Svislando.[6]. La Monda Organizaĵo pri Sano levis la pandemian avertoŝtupon 3, kiu validis ekde la disvastiĝo de la birda gripo, la 27-an de aprilo 2009 al avertoŝtupo 4.[7] La 29-an de aprilo 2009 la avertoŝtupo leviĝis ĝis 5.[8] Nivelo 5 signifas ke la epidemio havas kapablon disvastiĝi tutmonde. La 10-an de junio 2009 estis proklamita avertoŝtupo 6.[9]. Laŭ MOS en tiu tago estis registritaj 27 737 malsanoj en 74 ŝtatoj kaj 141 mortintoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti