Grisaleña [grisaLEnja] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.

Grisaleña
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09245
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 3° 16′ U (mapo)42.590833333333-3.2638888888889Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 16′ U (mapo) [+]
Alto 743 m [+]
Areo 16,346 km² ( 163 4.6 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grisaleña (Provinco Burgoso)
Grisaleña (Provinco Burgoso)
DEC
Grisaleña
Grisaleña
Situo de Grisaleña
Grisaleña (Hispanio)
Grisaleña (Hispanio)
DEC
Grisaleña
Grisaleña
Situo de Grisaleña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grisaleña [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,346 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 65 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 loĝantojn el la jaro 1991.

Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Berzosa de Bureba, Fuentebureba, Briviesca, Zuñeda kaj Vallarta de Bureba.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi estis en la kategorio de “izolaj loĝlokoj” en la partido de Bureba, kun senjorlanda​ jurisdikcio plenumita de la Duko de Frías kiu nomumis la ordinaran urbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Andreo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti