Gritsch, hungare Gerese [gereŝe] estas iama vilaĝo, nun parto de Sankt Martin an der Raab en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Gritsch en la mapo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Gritsch situas laŭ dekstra bordo de Rába. Jennersdorf troviĝas je 3 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1387 laŭ tiama hungara ortografio "Gerencher", apartenanta al bieno kaj fortikaĵo de Vasdobra. En 1605 Stefano Bocskai bruldetruis la vilaĝon. En 1787 vivis tie 113 homoj en 20 domoj, en 1828 136 homoj en 20 domoj, en 1857 165 homoj en 24 domoj, en 1910 196 homoj en 34 domoj. Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Gritsch aliĝis al Sankt Martin an der Raab en 1971.

Vidindaĵoj redakti