La Griza frankolino (iam nomata Griza perdriko, sed ne konfuzinda kun la eŭropa Griza perdriko) Francolinus pondicerianus estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj. Ĝi troviĝas en ebenaĵoj kaj plej sekaj partoj de Suda Azio. Ili troviĝas en malfermaj terkultivejoj same kiel ĉe arbustaro; ties loka nomo tiitar baziĝas sur ties alvokoj, laŭta kaj ripetata Ka-tee-tar...tii-tar kiu estas produktata de unu aŭ pliaj birdoj samtempe. La termino tiitar povas ankaŭ aludi al aliaj perdrikoj aŭ koturnoj. Dum la reprodukta sezono alvokantaj maskloj allogas rivalojn kaj tiele oni uzas falsaĵojn por kapti tiujn birdojn ĉefe por kokolukto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza frankolino

Griza frankolino
Griza frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. pondicerianus
Francolinus pondicerianus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Paro ĉe Raĝasthano, Barato

La Griza frankolino estas tute strieca kaj ties vizaĝo estas pala kun fajna nigra bordo de la pala gorĝareo. La ununura simila specio estas la Bunta frankolino, kiu havas ruĝecan suban ventron. La masklo povas havi ĝis 2 spronojn dum inoj kutime ne. Subspecio mecranensis estas pli pala kaj troviĝas en arida nordokcidenta Barato, Pakistano kaj pli okcidente. Subspecio interpositus estas pli malhela kaj intermeza troviĝanta en norda Barato. La nomiga raso en suda duoninsula Barato havas populaciojn kun pli malhelruĝecaj gorĝo, superokulo kaj estas pli bruna.

Ili estas malfortaj flugantoj kaj flugas mallongdistance, kaj fuĝas al subkreskaĵaro.[1] Dumfluge ili montras brunan voston kaj malhelajn unuarangajn.[2]

La raso de Srilanko ricevas foje la nomon ceylonensis aŭ estas konsiderata kiel apartenanta al la nomiga.[3][4][5]

Habitato kaj distribuado redakti

La Griza frankolino kutime manĝas ĉe nuda grundo aŭ ĉe malalta herbejo en arbustaro kaj malferma kamparo kaj rare troviĝas sub altitudo de 500 m super marnivelo en Barato, kaj sub 1,200 m en Pakistano. La distribuado estas sude de la montetoj de Himalajo okcidenten al la valo de Induso kaj orienten al Bengalo. Ĝi troviĝas ankaŭ en nordokcidenta Sri-Lanko. Troviĝas enmetitaj populacioj en Andamanoj kaj Ĉagosoj insularoj.[2][6] Ili estis enmetitaj en Nevado en Usono kaj Havajo, kun kelkaj aliaj specioj de frankolinoj.[7][8]

Kutimaro kaj ekologio redakti

 
ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝastano, Barato.
alvoko de Griza Frankolino registrita en Pune, Barato.
 
Sonogramo de alvoko de Griza frankolino.

La laŭtaj alvokoj de tiuj birdoj estas komune aŭdataj matene. Paroj de birdoj engaĝiĝas en duetaj alvokoj. La ina alvoko estas a tii...tii...tii ripete kaj foje kila..kila..kila kaj la respondanta alvoko duetas katiila..katiila..katiila.[9] Ili estas kutime vidataj en malgrandaj grupoj.[2]

 
Kaptiva allogilo

La ĉefa reprodukta sezono estas aprilo al septembro kaj la nesto estas kaŝita skrapaĵo surgrunda.[2] La nesto povas esti foje farata super grunda nivelo en niĉo en muro aŭ roko.[10] La ovaro estas de 6 al 8 ovoj sed ankaŭ oni konstatis pli grandajn ovarojn.[11][12][13]

Manĝo inkludas semojn, granon same kiel insektoj, ĉefe termitoj[11] kaj skaraboj (ĉefe de Tenebrionedoj kaj Karabedoj).[14] Ili povas foje preni pli grandajn predojn kiaj serpentoj.[15][16]

Ili ripozas en grupoj en malaltaj dornarboj.[17]

Kelkaj specioj de plumakaroj kaj sangoparazitoj estis priskribitaj el tiu specio.[18][19][20][21][22]

Statuso redakti

Ili estas ĉasataj en multe de sia teritorio uzante malaltajn retojn kaj facile kaptataj uzante alvokajn kaptallogilajn birdojn.[3]

En kulturo redakti

 
La spronoj de la masklo. El Le Messurier, 1904.[23]

Tiu specio estis dumlonge enhejmigita en areoj de norda Barato kaj Pakistano kie ĝi estas uzata por kokolukto.[24][25] La bredataj birdoj povas esti 500-600 g pezaj, kompare kun la 250 g de la naturaj birdoj. Ili estas zorge permane bredataj kaj povas iĝi tiom fidaj kiom maskota hundo.[11]

Kelkaj aŭtoroj priskribis la kuradon de tiuj birdoj kiel propre gracia:

 
 They run very swiftly and gracefully; they seem to glide rather than run, and the native lover can pay no higher compliment to his mistress than to liken her gait to that of the Partridge. (Ili kuras rapide kaj gracie; ili ŝajnas gliti pli ol kuri, kaj la indiĝena amanto ne povas donaci ion plibone al amatino ol tiu perdriko) 
— A O Hume citata ĉe Ogilvie-Grant[26]

John Lockwood Kipling, patro de Rudyard Kipling verkis pri tiu kaj pri aliaj perdrikoj kia la Ĉukaro:

 
 The creature follows its master with a rapid and pretty gait that suggests a graceful girl tripping along with a full skirt well held up. The Indian lover can pay his sweetheart no higher compliment than to say she runs like a partridge. In poetry the semblance is one of best hackneyed of Indian metaphors. In poetry, too, the partridge is associated with the moon, and, like the lotus, is supposed to be perpetually longing for it, while the chikore is said to eat fire. (Tiu besto sekvas sian majstron per rapida kaj agrabla sinteno kiu sugestas gracian junulinon svingante gracie sian ĵupon. La barata amanto ne povas diri pli bonan komplimenton al sia amatino ol diri ke ŝi kuras kiel perdriko. En poezio tiu komparo estas unu el plej ŝatataj metaforoj. Ankaŭ en poezio perdriko onidire asocias al luno kaj kiel lotuso sopiras ĝin kiel la ĉikorio manĝas fajron) 
— Kipling, 1904[25]

Referencoj redakti

  1. Stirling,JH (1933). “Riding down partridges”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 36 (4), p. 1004. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: the Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 121.
  3. 3,0 3,1 Whistler, H.. (1949) Popular handbook of Indian birds, 4‑a eldono, Gurney & Jackson, p. 433–434. ISBN 1406745766.
  4. Baker,EC Stuart (1920). “The game birds of India, Burma and Ceylon, Part 30.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 27 (2), p. 193–210. 
  5. Ali, S & SD Ripley. (1980) Handbook of the birds of India and Pakistan. Volume 2, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 29–33.
  6. Loustau-Lalanne, P (1962). “The birds of the Chagos Archipelago, India Ocean”, Ibis 104 (1), p. 67–73. doi:10.1111/j.1474-919X.1962.tb08628.x. 
  7. Gullion, Gordon W. (1965). “A Critique concerning Foreign Game Bird Introductions”, The Wilson Bulletin 77 (4), p. 409–414. 
  8. Koopman, ME & W C Pitt (2007). “Crop diversification leads to diverse bird problems in Hawaiian agriculture”, Human–Wildlife Conflicts (PDF) 1 (2), p. 235–243.  Arkivigite je 2009-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-10. Alirita 2011-03-03.
  9. Himmatsinhji,MK (1959). “The different calls of the Grey Partridge, Francolinus pondicerianus (Gmelin)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 56 (3), p. 632–633. 
  10. (1993) “An unusual nesting of a Grey Partridge Francolinus pondicerianus (Gmelin)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 90 (1), p. 91–92. 
  11. 11,0 11,1 11,2 Jerdon, T C. (1864) The Birds of India. Vol 3. George Wyman & Co., p. 569–572.
  12. Tiwari,JK (1999). “Large clutch size in Grey Francolin (Francolinus pondicerianus)”, Newsl. for Birdwatchers 38 (6), p. 105. 
  13. Edwards,DB (1933). “Nesting of the Grey Partridge (Francolinus pondicerianus Gmel.)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 36 (2), p. 512. 
  14. (1960) “A study of the seasonal foods of the Black Francolin [Francolinus francolinus (Linnaeus)], the Grey Francolin [F. pondicerianus (Gmelin)] and the Common Sandgrouse (P. exustus Temminck) in India and Pakistan”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 57 (2), p. 354–361. 
  15. Soman,PW (1962). “The Grey Partridge, Francolinus pondicerianus (Gmelin) eating snake”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 59 (2), p. 653–654. 
  16. Mian, A & Wajid, MM (1994). “Food of grey francolin (Francolinus pondicerianus) in Layyah district (southern Punjab, Pakistan)”, Pakistan Journal of Zoology 26 (2), p. 185–187. 
  17. Sangha,HS (1987). “Roosting habits of grey partridge”, Newsl. for Birdwatchers 27 (7-8), p. 15. 
  18. Deshmukh PG. (1968). “Lemdana francolini n. sp. from grey partridge Francolinus pondicerianus”, Riv Parassitol. 29 (2), p. 129–132. 
  19. Ali SM, Deshmukh PG (1969). “Pseudaspidoderella indica n. gen. n. sp. from grey partridge Francolinus pondicerianus”, Riv. Parassitol. 30 (1), p. 45–48. 
  20. Rathore GS & Nama HS . “Riv. Parassitol.” 47 (2), p. 279–281. 
  21. (1953) “A Plasmodium in Common Indian Partridges”, Nature 172 (4380), p. 687. doi:10.1038/172687c0. 
  22. Alwar, V.S., Lalitha, C.M. (1974). “Feather mites from the common grey quail (Coturnix coturnix coturnix Linn., 1758) and the southern grey partridge (Francolinus pondicerianus pondicerianus Gmelin, 1788) in Madras”, Cheiron 3, p. 92–93. 
  23. Le Messurier A. (1904) Game, shore and water birds of India. Thacker and CO, London, p. 104.
  24. Ezra,A (1934). “Partridge and bulbul fighting in India”, Avicult. Mag. 12 (6), p. 155–156. 
  25. 25,0 25,1 Kipling, John Lockwood. (1904) Beast and man in India. Macmillan and co., p. 24.
  26. Ogilvie-Grant, WR. (1896) A hand-book to the Game-birds. VOl 1. Edward Lloyd.

Aliaj fontoj redakti

  • Soni, RG (1994). “Incubation period of Grey Partridge”, Newsl. for Birdwatchers 34 (4), p. 96. 
  • Johnson, J Mangalaraj (1968) Grey Partridge abandoning nest on removal of grass cover over its path to nest. Indian Forester 94:780.
  • Davis,G (1939) On Indian Grey and Black Partridges (Francolinus pondicerianus and Francolinus francolinus). Avicult. Mag., 5 4(5):148-151.
  • Gabriel, A (1970) Some observations on the Ceylon Grey Partridge. Loris 12(1):60-62.
  • George, NJ (1983). “Southern Grey Partridge (Francolinus pondicerianus (Gmelin) in Malabar, Kerala”, Newsl. for Birdwatchers 23 (5-6), p. 8. 
  • Sharma, IK (1983) The Grey Partridge (Francolinus pondicerianus) in the Rajasthan desert. Annals Arid Zone. 22(2), 117-120.
  • Soni, VC (1978) Intersexuality in the Gray Partridge. Game Bird Breeders Avicult. Zool. Conserv. Gaz. 27(7), 12-13.
  • Hartert, E (1917) Notes on game-birds. VII. The forms of Francolinus pondicerianus. Novit. Zool. 24, 287-288.
  • Purwar, RS (1975) Anatomical, neurohistological and histochemical observations on the tongue of Francolinus pondicerianus (grey partridge or safed teeter). Acta Anat. 93(4):526-33.
  • Purwar, RS (1976) Neuro-histochemical observations on the pancreas of Francolinus pondicerianus (grey partridge or safed teeter) as revealed by the cholinesterase technique. Z. Mikrosk. Anat. Forsch. 90(6):1009-16.

Eksteraj ligiloj redakti