Grizastria frankolino

La Grizastria frankolino (Francolinus griseostriatus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Ĝi estis priskribita en 1890 el specimeno el la rivero Kvanzo de norda Angolo. Ĝi formas superspecion kun F. ahantensis kaj F. squamatus; tiuj tri specioj estis separataj en la genro Squamatocolinus. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizastria frankolino
Grizastria frankolino
Grizastria frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. griseostriatus
Francolinus griseostriatus
(Ogilvie-Grant, 1890)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu afrotropisa specio troviĝas kiel endemio nur en Angolo en du disaj populacioj en okcidenta Angolo (suda Kvanzo kaj okcidenta Milanje) kaj suda Bengelo kaj plej nordorienta Huila. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Temas pri grizbruna specio kun pli malhelbruna krono, malhelbruna vango kaj tre malhela dorso tre strieca. La subaj partoj estas sablokoloraj kun bruna markata strieco en flankoj. La beko estas nigreca kaj la kruroj ruĝecaj. Tiom tre markata strieco nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti